Entradas populares

Tuesday, May 17, 2011

Amiko

Amiko

Roberto Karlo


Vi estas mia kara frato

tutcerte la vera amiko

vi estas en tuta voj’

kun mi sen malbonan profiton

tamem vi estas plenviro

vi havas infanan aminon

vi donas al mi amikecon

respekton kaj korinklinon


Mi scias ke kune ni vivis

tre pezajn momentojn

ke vi ne variis spite

de fortaj plenventoj


La koro de vi estas domo

kun pordoj gastigaj,

vi estas la nura fidinda

en horoj dubigaj


En tiaj momentoj tre premaj

trafantaj la vivon

serĉadas ni iun helpeman

por trovi eliron

Pri vorto de fido kaj forto

mi faras aludon:

ĝi pravis pri via estado

ĉe mia apudo


Vi estas amiko anime

dum la taglaboro,

renkonte vi donas brakume

rideton el koro.


Vi diras al mi malfermite

la verojn mirigajn,

vi estas la nura fidinda

en horoj dubigaj


Ne necesas diri al vi

tion kion mi nun diras

sed tre plaĉas emoci’

pro amiko kiu fidas


(Trie)

Friday, May 13, 2011

Endrina

Endrina

Napoleón Lucena



Aj, tiel granda estas mia am’!

kaj vi volas mortigi ĝin

mia kor’, kial dolorigas vi

kiun ja tiom amadas vin.


Velkis rozoj en ĝarden’

sed foriri ne volas mi

sen vi mia espero mortas tuj

sen vi mi ne vivos plu.


Adiaŭ mia amat’

suferos mi foreston de via am’

se tion volis Di’

se tion volis Di’

mi lasos vin.


Kien iros mi

kien iros mi

forege de via pasi’

se hieraŭ vi

kun tiom da fid’

vian koron donis al mi.


Se via malŝat’

per malkompat’

vundigas min sen pardon’

mi, vian perfidon

mi pardonos kun kompat’


tradukis: Brigitte Clarac

Thursday, May 12, 2011

La Blato

La Blato

(La cucaracha)

Kutima kanto de Meksikio


La blato

la blato

jam ne povas piediri plu

ĉar ĝi ne povas,

ĉa al ĝi mankas

el la postaj kruroj du


Alia maniero:


La Nigra Blato


La nigra blato

La nigra blato

jam ne povas kanti plu

ĉar ĝi ne povas,

ĉar al ĝi mankas

el la postaj kruroj du.

Venezuela Naskiĝfesto

Venezuela Naskiĝfesto

(Cumpleaños Venezolano)

José Sifontes


La nokto montriĝas bela

kaj pleniĝas de gajeco

la steloj diras aferojn

disĵetante poezion.


La Luno ridete kantas

kaj kliniĝas fronte al vi

naskiĝdaton feliĉan

por ĉiam deziri al vi.

(dufoje)


Estingu kandelojn

kaj tranĉu la torton,

nokto estas mallonga,

la festo estas gaja


Kaj por tosti ni,

por via feliĉec’

prenu la rum-botelon

por ke ni tuj trinku ĝin

ĉar tiu ĉi granda fest’

daŭru ĝis la frumaten’


Tradukis: Maritza Graziani F.

Al vi ni kantadas

Al vi ni kantadas

Ricardo Pérez

Esperantigis: Brigtte Clarac


Ĥoro:

Al vi ni kantadas

Belega Maria

De vi ni esperas pacon kaj ĝojon.


Al vi ni kantadas,

Al vi ni kantadas,

Belega Maria.


Solo:

  1. Vi plej ĉasta floro

De l’ ĉiela ĝardeno

Vi estas espero

Vi estas konsolo


Ĥoro


2. Al vi sinjorino

al vi ni sopiras

patrino de Dio

kiun ni tion amas


Ĥoro


3. Ne lasu nin solaj

Dia sinjorino

Estu nia konsolo

En ĉiu ajn horo

Ĥoro


Prenita el Venezuela Stelo, Decembro 1985, nº 36

Wednesday, March 02, 2011

Paradokso

Estas tute paradokse ke multaj homoj apogas la homajn rajtojn, deziras ke ĉiuj respektu iliajn regiliajn kaj politikajn kredojn kaj finfine pere de iliaj propraj konvinkoj diskriminas al aliaj.

Es totalmente paradógico que muchas personas apoyen los derechos humanos y sobre todo que les respeten sus convincciones religiosas y políticas, y justamente a través de dichas creencias discriminen los demás sin piedad y con descaro...

Monday, February 14, 2011

La vivo estas tiel

Promentante iu turisto en la marbordo de Margarita (la plej granda insulo de Venezuelo) vidis fiŝiston rigardante la maron.

Li alproksimiĝis al la fiŝisto kaj demandis.

- Saluton!, ankoraŭ ne estas vespero... kial vi ne estas en la maro laborante?

- Kial?. La fiŝisto respondis.

- Ĉar se vi laborus pli, vi povus gajni pli da mono. Diris la turisto.

- Kial?. Respondis la fiŝisto.

- Ĉar per la mono vi povas aĉeti alian ŝipeton. Diris la turisto.

- Kial?. Denove diris la fiŝisto.

- Ĉar per tiu ŝipeto vi povas dungi alian fiŝiston kaj kapti pli da fiŝojn. Diris denove la turisto.

- Kial?. Diris la fiŝisto.

- Ĉar tielmaniere vi povas aĉeti alian ŝipeton kaj dungi alian fiŝiston. Diris la turisto kun malmulte da pancienco.

- Kial?. Diris pacience la fiŝisto.

- Ĉar se vi faras tiel vi povus aĉeti pli da ŝipetoj kaj dungi pli da fiŝistojn kaj kiam vi estus maljuna vi povus resti trankvile rigardante la marbordon.

kaj finfine respondis la fiŝistoj:

-Ja, sed mi NUN rigardas trankvile la marbordon.


Friday, February 11, 2011

La kokinoj de Johano

Mia avo rakontis tion al mi:


- Johano! Mia baptano!. Alvokis al Johano, lia najbara baptano.


- Kio okazas Manuelo?. Respondis Johano.


- Vidu unu el viaj kokinoj en la kokinejo!. Diris Manuelo.


La kokino iras tien kaj reen kiel frenezulino.


- Ŝajnas ke la kokino malsaniĝis, ĉu vi manĝos ĝin?. Diris Manuelo.


- Kompreneble, ne, ĝi povus malsanigi min.... Respondis Johano.


- Nu, donu al vi la kokinon, mi sendube mi manĝos ĝin!. Diris Manuelo.


- Konsentite. Diris Johano.


Post kelkaj tagoj okazis la samo almenaŭ tri foje pli, Johano jam estis tute priokupita pri la afero. Kiam li alvenis al la lokala trinkejo, li aŭdis la jenon:


- Certe, mia baptano Johano estas tre stulta, mi batas nokte liajn kokinojn kaj ili tuj freneziĝas, mi sciigas al li pri la malsano de liaj kokinoj kaj tuj mi petas la kokinojn kaj mi manĝas ilin kun plezuro! Ha ha! Li estas stulta!


Kiam Manuelo finigis tiun frazon lia baptano Johano alvenis al lia tablo kaj kriegis, donis fortan baton al la tablo kaj Manuelo foriris rapidege. La mano de Johano difektiĝis dum kelkaj monatoj kaj ilia rilato neniam estis riparita.