Entradas populares

Monday, February 14, 2011

La vivo estas tiel

Promentante iu turisto en la marbordo de Margarita (la plej granda insulo de Venezuelo) vidis fiŝiston rigardante la maron.

Li alproksimiĝis al la fiŝisto kaj demandis.

- Saluton!, ankoraŭ ne estas vespero... kial vi ne estas en la maro laborante?

- Kial?. La fiŝisto respondis.

- Ĉar se vi laborus pli, vi povus gajni pli da mono. Diris la turisto.

- Kial?. Respondis la fiŝisto.

- Ĉar per la mono vi povas aĉeti alian ŝipeton. Diris la turisto.

- Kial?. Denove diris la fiŝisto.

- Ĉar per tiu ŝipeto vi povas dungi alian fiŝiston kaj kapti pli da fiŝojn. Diris denove la turisto.

- Kial?. Diris la fiŝisto.

- Ĉar tielmaniere vi povas aĉeti alian ŝipeton kaj dungi alian fiŝiston. Diris la turisto kun malmulte da pancienco.

- Kial?. Diris pacience la fiŝisto.

- Ĉar se vi faras tiel vi povus aĉeti pli da ŝipetoj kaj dungi pli da fiŝistojn kaj kiam vi estus maljuna vi povus resti trankvile rigardante la marbordon.

kaj finfine respondis la fiŝistoj:

-Ja, sed mi NUN rigardas trankvile la marbordon.


Friday, February 11, 2011

La kokinoj de Johano

Mia avo rakontis tion al mi:


- Johano! Mia baptano!. Alvokis al Johano, lia najbara baptano.


- Kio okazas Manuelo?. Respondis Johano.


- Vidu unu el viaj kokinoj en la kokinejo!. Diris Manuelo.


La kokino iras tien kaj reen kiel frenezulino.


- Ŝajnas ke la kokino malsaniĝis, ĉu vi manĝos ĝin?. Diris Manuelo.


- Kompreneble, ne, ĝi povus malsanigi min.... Respondis Johano.


- Nu, donu al vi la kokinon, mi sendube mi manĝos ĝin!. Diris Manuelo.


- Konsentite. Diris Johano.


Post kelkaj tagoj okazis la samo almenaŭ tri foje pli, Johano jam estis tute priokupita pri la afero. Kiam li alvenis al la lokala trinkejo, li aŭdis la jenon:


- Certe, mia baptano Johano estas tre stulta, mi batas nokte liajn kokinojn kaj ili tuj freneziĝas, mi sciigas al li pri la malsano de liaj kokinoj kaj tuj mi petas la kokinojn kaj mi manĝas ilin kun plezuro! Ha ha! Li estas stulta!


Kiam Manuelo finigis tiun frazon lia baptano Johano alvenis al lia tablo kaj kriegis, donis fortan baton al la tablo kaj Manuelo foriris rapidege. La mano de Johano difektiĝis dum kelkaj monatoj kaj ilia rilato neniam estis riparita.