La tienda de muñecos.
Aŭtoro: Julio Garmendia
Elhispanigis: Ricardo Coutinho
Mi ne havas sufiĉan
filozofan lertecon por cerbumi pri gravaj pensaj spekulativaĵoj. Tial mia
tendenco al malgravaj aferoj, kaj tial mi klopodas pritrakti tiun historion per
malmultaj paragrafoj, se oni povus nomi ĝin tiel, de la malnova Pupovendejo de
mia avo kiu poste estis de mia baptopatro, kaj poste ĝi estis mia. Tra miaj
okuloj tiu vendejo havis la ĉarmon de familiaj rememoraĵoj; kaj kiel aliaj homoj
gardas fotojn de siaj prapatroj, tiuj sufiĉas, por remorigis miajn
ge-familianojn, mi promenas rigardante ĉe la pupobretaroj, tie estas la maljunaj pupoj, per kiuj mi
neniam ludis. Ekde la infanaĝo oni alkutimigis al mi rigardi serioze ilin. Mia
avo, kaj poste mia baptopatro, ofte diris, parolante pri tiuj pupoj:
-
Ni ŝuldas la vivon al ili!
Ja, mi amis al ili
ambaŭ, kaj pro tio ne eblas taksti kiel
malgravajn al tiuj, kiuj oni ŝuldas ion tre inda kiel la ekzisto mem.
Post la morto de
mia avo, mia baptopatro ankaŭ malpermesis al mi ludi per la pupoj, tiuj restis
en la bretaro de la vendejo, ili estis rigore klasifikigitaj laŭ la hierarkio,
malpermesante ke neniu intermikso povus okazi; nek la malmultekostaj
piedirantaj pupoj havis sufiĉe longan ŝnuron por iri pli ol unu metro kaj duono
de distanco sur glata planko, nek la multekostaj kaj aristokrataj pupoj kun
tuboĉapelo kaj ĵako, kiuj apenaŭ povis levi elegante la pinton de la piedoj
bele enŝuigitaj. Por ambaŭaj specaj pupoj, mia baptopatro neniam elspezis pli
da tempo ol la sufiĉa por purigi ilin kaj la bretaron. Estis malpermesate afable
rilati kun ili nek ŝerci per ili. Li starigis en la pupovendejo reĝimon kiu
falis kiam mi ekproprietigis ĝin, ĉar mia animo ne havis la saman forton por
rezisti kontraŭ la ideoj kaj tendencoj liberigaj kiuj nuntempe estas en la
etoso de niaj novaj tempoj.
Antaŭ ĉio li trudis
al la pupoj la aŭtoritatan rajton kaj respekton antaŭjuĝajn je la ordo kaj je
la kutimoj starigitaj ekde la pasinteco en la vendejo. Li trudis ke estas tute
konvene timigi kaj rilati rigore al ili kun la celo kontraŭbatali la konfuzon,
la malordon, la anarkion, portantoj ĉiuj la ruinon ĉe la malriĉaj domaĉoj kaj
ĉe la grandaj imperioj. Li rigore edukita per eraraj principoj kaj klopodis
eduki min tielmaniere; kaj agnoskante ke mi estas la heredonto de la regado en
tiu vendejo, li instruis min pri la servera moro de la reganta homo. Parolante
pri Heriberto, la junulo kiu ekdelonge servis por la negoco, mia baptopatro
traktis kiel la plej aĉa ŝnura pupo kaj traktis lin kiel ligna pupo aŭ pajacoj
el segaĵo, tre uzataj tiam. Laŭ sia vidpunkto, Heriberto ne havis pli da
cerbokapablon ol la pupoj venditaj, tial li prenis frivolajn kaj virinecajn
kutimoj, ĝis nefidi je la pupoj kiuj estis eliritaj je la mano de Heriberto,
sen esti venditaj finfine. Tiuj estis apartigitaj el la ceteraj, suspektante ke
sendube ili prenis malbonajn kutimojn de Heriberto.
Tiel okazis dum
longa tempo, ĝis kiam mi maturiĝis kaj mia baptopatro maljuniĝis ĝis egali al
mia avo kiu mi konis dum mia infaneco. Ni ankoraŭ loĝis en la malantaŭa parto
de la vendejo, kie apenaŭ ni povis moviĝi inter la pupoj. Tie naskiĝis mi,
kvamkam mi estis filo registrita de honestaj ge-patroj, mi estis frukto de
amoroj en tiu kaŝita loko de la vendejo, kiel kutimas esti la herooj de spritaj
rakontoj.
Iufoje mia
baptopatro malsaniĝis.
-
Mia vido estas malbona –diris al mi-
kaj mi ne distingas inter advokatoj kaj kaŭĉukaj pilkoj, kiuj la lastaj estas
pli estimataj.
-
Miaj kruroj ne havas fortojn
–prenis mian manon- kaj mi ne povas piediri senlace dum la mallonga distanco
inter vi kaj la fiuloj. Pro tiuj simptomoj mi jam scias ke mi baldaŭ mortos, mi
ne fidas je pli da horoj de vivo kaj pro tio vi heredos ekde nun la
pupovendejo.
Mia baptopatrino
faris longan liston de konsiloj pri la negoco. Poste li faris paŭzon promentante
per la okuloj la vendejon kaj la malantaŭan parton. Li rigardis, sen dubo, la
pasintecon kaj la nunon, inter la mallongaj muroj tapiŝitaj de simboloj kiuj
iliaj kutimaj gestoj. Abrupte li rigardis la soldatojn kiuj staris en la tuta
bretaro, li diris:
-
Dankon al la militistoj oni ŝultas
multajn pacajn horojn. Ili montris al ni bonajn spertojn. Vendi armeoj estas
fia negoco.
Mi konsilis al li
alvoki kuraciston, sed li nur montris al mi grandan skatolon kiu staris en la
angulo.
-
Ĝi havas precize saĝulojn,
profesoroj, kuracistoj kaj aliaj kleruloj el kartono kaj segaĵoj kiuj restas
tie ne ventitaj kaj kaŝas sin en mallumo kiun ili trovas konvena. Ne
maltrankviliĝu, do, ekzistas pli da espero en
la utilo de tiu varo. Aliflanke, estas tre ŝatataj la porcelanaj
pupinoj, per ili oni ricevas pli da profito; ankaŭ pupinoj faritaj el pasto kaj
celuloidoj estas ankaŭ preferataj. Kaj inter la bestoj – ne forgesu-, speciale
mi konsilas azenojn kaj ursoj, ĉar ili estis ĉiam subteno de nia hejmo. Post
tiuj vortoj mia baptopatro fartis pli malbone kaj petis al mi alporti pastron
kaj du religiajn inajn pupojn. Mi sternis mian brakon kaj alportis ilin ĉe la
lito.
-
Mallonga tempo –li diris,
karesante pastran pupon, mi havas ĝin jam delonge, kiu estas malbone vendebla.
Vi povas vendi ĝin je dek porcento de rabato, tiu egalas la dekontributo por la
eklezio. Rilate al religiulinoj zorgu
nur unu.
-
Heriberto –diris, rigardante al
li: mi nur konsilas al vi denove ne
sopraniĝu vian voĉon kaj ne tuŝegu la pupojn.
Neniu diris
Heriberto, sed siaj plorĝemoj denove estis aŭdataj pli laŭte kaj malharmonie.
Sendube, tiu afero
plirapidigis la morton de mi baptopatro, kiu forpasis post kelkaj minutoj je
diri tiujn vortojn. Mi fermigis liajn okulojn kaj forviŝis silente mian larman
guton. Turmentis min ke Heriberto montris pli doloresprimojn ol mi. Li
plorĝermis drone, liaj haroj moviĝis kaj piediris tien kaj reen en la vendejo.
Finfine li brakumis al mi:
-
Ni estas solaj!
Mi disigis je li
senviolente, kaj montrante al li perfingre la pastron, la malbelan kuraciston,
la blankajn flegistinojn, pupoj malordigitaj surlite, kaj mi ordonis al li
ordigi la pupojn laŭ sia ĝusta loko…
Julio Garmendia: naskiĝis en la urbo El
Tocuyo, ŝtato Lara, je la 9ª de januaro 1989, filo de la doktoro Rafael
Garmendia Rodríguez kaj la sinjorino Celsa Murrieta. Pro la malfruta morto de
lia patrino, li loĝis ĉe la domo de la avino en la urbo Barkisimeto. Post esti
abituriento li alvenis kun sia patro al Karakso je 1915. Kiam li havis 17 jarojn
li eklaboris en la ĵurnalo El Universal
kaj en aliaj revuoj de tiu epoko, samtempe li partoprenis ĉe intelektaj rondoj
de tiu urbo. Li estas unu el la unuaj lernantoj de la Lernejo La Salle. En 1909
publikigas etan eseon en la ĵurnalo El
Eco Industrial. En 1914 li kursas ĉe
la Instituto
de Komerco en Karakaso, kaj post lasas ĝin por preni la redaktadon en la
Ĵurnalo El Universal. Li rilatis kun
anoj de la Generacio de la jaro 28. Li laboris en la Legicio de Venezuelo en
Parizo, poste li estis Generala Konsulo en Ĝenovo, en Kopenhago kaj Novergio
ekde 1923 ĝis 1940.
Li inaŭguras la
literaturan genron fantastikismo en Venezuelo. En 1927 li publikigis la libro La Tienda de Muñecos (La Pupovendejo ), en 1951
aperas La tuna de Oro (La Nopalo el Oro), La hoja que no había caído (La folio kiu
ankoraŭ ne falas), El médico de los
muertos (La kuracisto de la mortintoj), Difunto
yo (Mortinta mi), La Hija
de la mafia (La filino de la
Mafio ), Manzanita (Pometo).
En Karakaso, je la
8ª de julio 1977 mortis tiu fama verkisto.