Iu ajn tago (Un día de estos)
Aŭtoro: Gabriel García Márquez
Aŭtoro: Gabriel García Márquez
Tradukis: Ricardo Coutinh
Venezuela Stelo, 88ª eldono, jaro 2011.
Varmete kaj senpluve vekas
lundo. Sinjoro Aŭrelio Escovar, dentisto sendiploma kaj tre bona
frumatenvekanta, malfermas sian laborejon je la sesa. Li prenas el la
vitromontrejo falsan dentaron ankoraŭ freŝfarita kaj en la gipsa muldilo kaj
surtabligas kelkajn ilojn kiujn li ordigas laŭ iliaj longecoj, kiel ekspozicio.
Lia ĉemizo estas kun strioj, senkoluma, fermita supre per ora butono, kaj la
pantalono havas ŝelkon elastan. Li estas rigida, maldika, kaj lia rigardo
malofte rilatas kun la situacio, kiel la rigardo de sordulo.
Kiam la ilaro estas sur la
tablo, li proksimigas la frezilon al la risorta brakseĝo, eksidiĝas kaj poluras
la falsan dentaron. Ŝajnas ke li ne pensas pri lia laboro, sed laboras obstine,
pedalas la frezilon eĉ kiam jam li ne bezonas tiun ilon.
Post la oka li haltas kaj
vidas la ĉielon el la fenestro kaj rigardas du ripozantajn katartojn kiuj
sekiĝas per la suno sur firsto de la najbara domo. Li havas sensacion ke antaŭ
la tagmanĝo denove pluvos. La voĉo mallaŭta de sia filo 11jara prenas lin el la
abstracio.
-
Paĉjo
-
Kio okazas?
-
Petas la
urbestro ke vi elprenu vian mueldenton.
-
Diru al li ke mi
ne estas tie ĉi.
Li poluras la oran denton,
malproksimigis ĝin brakdistance kaj ekzamenas ĝin per duonfermitaj okuloj. El
la atendejo lia filo denove krias.
-
Li diras ke vi faros tion ĉar li jam aŭdis vin.
La dentisto daŭras sian
dento-ekzamenadon. Nur kiam li finas la taskon kaj surtabiligas ĝin, diras:
-
Pli bone.
Denove uzas la frezilon. El
de kartona skatolo kie li konservas farendaĵojn, li prenas polurilon kaj
poluras la oraron.
-
Paĉjo
-
Kio okazas?
Li ne ŝanĝas sian vizaĝon.
-
Li diras ke se
vi ne elprenus lian mueldenton, li pafus vin.
Sen rapideco, per movo tre
tranvila, li haltas petali la frezilon, malproksimigas ĝin de la brakseĝo kaj
malfermas tute la suban tirkeston de la tablo. Tie estas la pafilon.
-Nu, venu kaj pafu min.
Li ĝiras la brakseĝon ĝis
esti fronte al la pordo, kun la mano ĉe la tirkesto. La urbestro aperas el la
sojlo. Li nur razis duonvangon maldekstran, sed la alia, ŝveligita kaj dolora,
havas barbon de kvin tagoj. La dentisto vidas tra liaj okuloj velkitaj multajn
noktojn kun sufero. Li fermas la tirkesto per la pintoj de liaj fingroj kaj
diras mallaŭte:
-Sidiĝu.
-Bonan tagon. Diras la
urbestro.
- Bonan.. Diras la dentista.
Dum la ilaron bolas, la
urbestro ripozas sian kapon ĉe la kapapogilo kaj li nun plikonfortiĝas. Li
spiras glacian odoron. Tiu loko estas malriĉa: malnova seĝo el ligno, pedala frezilo
kaj vintromontrejo fajencopomela. Fronte al la seĝo, estas fenestro kun
kontraŭfenestro ŝtofa alta kiel homo. Kiam la urbestro sentas ke la dentisto
proksimiĝas al li, li surplankigas la kalkumon kaj malfermas la buŝon.
Sinjoro Aŭrelio Escovar movigas
lian vizaĝon direkten al la lumo. Post vidi la difektitan mueldenton, tuŝas
perfingre ĝin kun prudenton
-
Mi elprenos ĝin
senanestezie.
-
Kial?
-
Ĉar ĝi havas
absceson.
La urbestro rigardas liajn
okulojn.
-Mi konsentas- diras li, kaj
klopodas rideti. La dentisto ne reciprokas al li. Li alportas al la tablo la
ilaron bolitan kaj prenas el la akvo malvarman pinĉilon, tute trankvile. Poste
li alproksimigas la kraĉujon al li per la pinto de sia ŝuo kaj li lavas siajn
manojn en la lavujo. Li faras ĉion sen rigardi la urbestron. Sed la urbestro ne
lasas rigardi lin.
Ĝi estas suba saĝo-dento. La
dentisto malfermas la piedojn kaj streĉas la malvarman dentprenilon. La
urbestro kroĉiĝas la brakojn de la seĝo, fluigas sian forton al la piedoj kaj
sentas malplenan glacion en la renojn, aldone spiras malmole. La dentisto nur
movigas sian pojnon. Sen-rankore, kun amara kormoleco, diras:
-
Tie ĉi, oni
pagas al ni per dudek mortoj, leŭtenanto.
La urbestro sentas la krakon
de la ostoj en la makzelo kaj siaj okuloj pleniĝas el larmoj. Sed li ne sopiras ĝis kiam sia
mueldento elbuŝiĝas. Tiam li vidas ĝin tra la larmoj. Por li ĝi estas tre malproksima al sia doloro, eĉ li ne povas kompreni la
torturon kiun li suferis dum kvin pasintaj noktoj. Li proksimiĝas al la kraĉujo,
ŝvite, senelspire, li malbutonumas sian tunikon
kaj serĉis senrigardi la mantukon el la poŝo de la pantalono. La
dentisto donas al li puran ĉiponon.
- Malsekiĝu viajn larmojn
–diras.
La urbestro faras tiel.
Ankoraŭ li tremas. Dume la dentisto lavas siajn manojn, vidas la plafonon
malbelan kaj pulvoran araneaĵon kun araneovoj kaj mortitaj insektoj . La
dentisto reiras sekante la manojn.
-Kuŝu –diras la dentisto-
kaj lavu vian buŝon per sala akvo.
La urbestro staras, adiaŭas
laŭ la milita kutimo, kaj iras al la pordo kun la piedoj rigidaj kun la
malbutonumita tuniko.
-
Faru la
kvitancon- Diras li.
-
Ĉu por vi aŭ por
la municipo?
La urbestro rigardas lin.
Malfermis la pordon, kaj diras, tra la metalreta pordo.
- Tio estas la sama
afero!
No comments:
Post a Comment