Entradas populares

Tuesday, May 24, 2011

Versaĵo sen fino

Versaĵo sen fino

Felikso Zamehof


Lin vidis en ĝardeno
ekplaĉis li al ŝi.
Ŝi nomis sin Heleno,
Anton' sin nomis li.


Ekamis la konato
kaj reciproke ŝi;
post paso de monato
ŝanĝiĝis “vi” per “ci”.


Someraj tri monatoj
trapasis dolĉe for,
kaj niaj geamatoj
jam estis kor' ĉe kor'.


Kaj per solena beno
de l' pastro en la fin'
Antono kaj Heleno
Jam estas edz' – ezdin'.


En ĉarma harmonio
ekvivis edz'- edzin',
najbaroj kun envio
rigardis lin kaj ŝin.

Sed baldaŭ edzo estis
plej malfeliĉa hom',
kaj jam tre ofte restis
li ekster sia dom'.


Kaj fine eksedziĝis
Antono kaj Helen';
Belul' ia aliĝis
al ŝi en la ĝarden'.


Lin vidis en ĝardeno
ekplaĉis li al ŝi.
Ŝi nomis sin Heleno
Aŭgust' sin nomis li.


Ekamis la konato
trapasis dolĉe for,
kaj niaj geamatoj
jam estis kor' en kor'.


Kaj per solena beno
de l' pastro en la fin'
Aŭgusto kaj Heleno
Jam estis edz' – edzin'.


En ĉarma harmonio
ekvivis edz' – edzin';
Najbaroj kun envio
rigardis lin kaj ŝin.


Sed baldaŭ edzo estis
plej malfeliĉa hom'.
Kaj jam tre ofte restis
li ekster sia dom'.


Kaj fine eksedziĝis
Aŭgusto kaj Helen';
Belul' ia aliĝis
Al ŝi en la ĝarden'.


Lin vidis en ĝardeno
ekplaĉi li al ŝi.
Ŝi nomis sin Heleno,
Henrik' sin nomis li...


Kaj tiel plu, ktp. Sen fino...

Wednesday, May 18, 2011

Barlovento

Barlovento

Eduardo Serrano



Barlovento, Barlovento[1]

arda tero de l’ tambur’

Tero de la fulioj[2]

kaj de nigrulinoj

kiuj iras feston’

por gajege danci


je’l son’ de la kurbeto [3]

de l’ taki taki de la minoj.

Bis


Alloga estas korpmovado

barloventanino

kiam ŝi promenas

belega estas sonfrapado

de l’ taki ti, taki taki[4]

kontraŭ la minon.[5]


Jam venu la kultivistoj

por la danco de Johan’.

Bis


Ĉar la minoj estas pretaj

por sonadi takititaki tita

tikitiki taki tita tiki tiki taki

tita, tiki tiki ta.


Ea ea ea ea ea ea ea ea ea ea

Ea ea ea ea ea


Sankta Johan’ de Orikongo

kun kapo sen hararo

forlasu la ĉapon

por vidi vian dancon

Adiaŭ Takarigua

Adiaŭ Maporal

ĉar en proksima jaro

revenos Sankta Johan’


Y ea ea y ea ea y ea y ea ea y ea ea y ea

ea y ea ea y ea ea


Malembe Malembe

Malembe ne plu

Sankta Johan’ de Orikongo[6]

Mi volas danci

Se Johan’ scius

ke hodiaŭ estas lia festo

el ĉielo tuj li venus

tre feliĉe


Ea ea ea ea ea ea ea ea ea ea

Ea ea ea ea ea


Malembe Malembe

Malembe ne plu

Sankta Johan’ de Orikongo

Mi volas danci

Sankta Johan’ de Kuriepe[7]

vi estas sorĉema

vi estas mia sankto

mia patrono ĉefa


Y ea ea y ea ea y ea y ea ea y ea ea y ea ea y ea ea y ea ea




[1] Regiono de Venezuelo.

[2] Popola ritdancado de Venezuela.

[3] Tipa malgranda tamburo de Barlovento.

[4] Sonado de la frapata tamburo

[5] Tipa granda tamburo de Barlovento.

[6] Loko eta de Venezuelo

[7] Eta loko de Venezuelo

DANKON AL LA VIVO

DANKON AL LA VIVO

(Gracias a la vida)

Violeta Parra



Dankon al la vivo, la riĉaĵdonanto,

pro la du okuloj, kies vidkapablo

helpas min distingi, nigron de la blanko

kaj la stelojn brilajn en la ĉielalto

kaj la amaton mian en la homamaso.



Dankon al la vivo, la riĉaĵdonanto,

pro la du oreloj, kies aŭdovasto

kaptas tagon, nokton, grilojn kaj birdkantojn,

batojn kaj turbinojn, bojojn kaj pluvfalojn

kaj la voĉon mildan de la koramato.



Dankon al la vivo, la riĉaĵdonanto,

pro la voĉdonaco kaj la literaro,

kiuj donis vortojn al la pensimago,

panjo, amiko, frato kaj la luma pado,

kiun laŭiras lante la amata paŝo.



Dankon al la vivo, la riĉaĵdonanto,

pro la longaj vojoj kaj la piedlaco.

Ili min kondukis al urboj kaj vilaĝoj,

bordoj kaj dezertoj, valoj kaj montaroj

kaj al via domo, korto kaj loĝstrato.



Dankon al la vivo, la riĉaĵdonanto,

pro la kor’ sentema al la homaj agoj.

Tremas ĝi vidante homajn cerbumaĵojn

tremas ĝi vidante la malbonovaston,

tremas ĝi vidante vian okulklaron.



Dankon al la vivo, la riĉaĵdonanto,

pro la rid’ kaj ploro, kiuj pro la kvanto

distingigas ĝojon de malĝojoplanto,

tiujn da substancojn de ĉiu mia kanto

kaj de via kanto, tutegala kanto,

kaj de ĉies kanto, tiu sama kanto.

Dankon al la vivo, la riĉaĵdonanto…



Tradukis: Franko Luin

Animo Savanara

Animo Savanara

(Alma Llanera)

Pedro Elías Gutiérrez



Mi naskiĝis ĉe la bordo

de l’ Araŭko, vibra flu’

mi estas frato de la ŝaŭmo

de l’ ardeoj, de la rozoj

kaj de l’ sun’, kaj de l’ sun’.


Lulis min la viva himno

de la brizo de l’ plamar

do mi havas la animon

de animon fajne ĉarman

de l’ kristal’, de l’ kristal’.



Amo, ploro, kanto, sonĝo,

Kun diantoj de pasi’

Kun diantoj de pasi’

Amo, ploro, konto, sonĝo

Por ornami blondaj krinojn

Al ĉeval’ de l’ amantin’.



Tradukis: Antono Tomic, Bogoto

Reviziita de: Jorge Mosonyi


Tuesday, May 17, 2011

Amiko

Amiko

Roberto Karlo


Vi estas mia kara frato

tutcerte la vera amiko

vi estas en tuta voj’

kun mi sen malbonan profiton

tamem vi estas plenviro

vi havas infanan aminon

vi donas al mi amikecon

respekton kaj korinklinon


Mi scias ke kune ni vivis

tre pezajn momentojn

ke vi ne variis spite

de fortaj plenventoj


La koro de vi estas domo

kun pordoj gastigaj,

vi estas la nura fidinda

en horoj dubigaj


En tiaj momentoj tre premaj

trafantaj la vivon

serĉadas ni iun helpeman

por trovi eliron

Pri vorto de fido kaj forto

mi faras aludon:

ĝi pravis pri via estado

ĉe mia apudo


Vi estas amiko anime

dum la taglaboro,

renkonte vi donas brakume

rideton el koro.


Vi diras al mi malfermite

la verojn mirigajn,

vi estas la nura fidinda

en horoj dubigaj


Ne necesas diri al vi

tion kion mi nun diras

sed tre plaĉas emoci’

pro amiko kiu fidas


(Trie)

Friday, May 13, 2011

Endrina

Endrina

Napoleón Lucena



Aj, tiel granda estas mia am’!

kaj vi volas mortigi ĝin

mia kor’, kial dolorigas vi

kiun ja tiom amadas vin.


Velkis rozoj en ĝarden’

sed foriri ne volas mi

sen vi mia espero mortas tuj

sen vi mi ne vivos plu.


Adiaŭ mia amat’

suferos mi foreston de via am’

se tion volis Di’

se tion volis Di’

mi lasos vin.


Kien iros mi

kien iros mi

forege de via pasi’

se hieraŭ vi

kun tiom da fid’

vian koron donis al mi.


Se via malŝat’

per malkompat’

vundigas min sen pardon’

mi, vian perfidon

mi pardonos kun kompat’


tradukis: Brigitte Clarac

Thursday, May 12, 2011

La Blato

La Blato

(La cucaracha)

Kutima kanto de Meksikio


La blato

la blato

jam ne povas piediri plu

ĉar ĝi ne povas,

ĉa al ĝi mankas

el la postaj kruroj du


Alia maniero:


La Nigra Blato


La nigra blato

La nigra blato

jam ne povas kanti plu

ĉar ĝi ne povas,

ĉar al ĝi mankas

el la postaj kruroj du.