Entradas populares

Tuesday, May 24, 2011

Versaĵo sen fino

Versaĵo sen fino

Felikso Zamehof


Lin vidis en ĝardeno
ekplaĉis li al ŝi.
Ŝi nomis sin Heleno,
Anton' sin nomis li.


Ekamis la konato
kaj reciproke ŝi;
post paso de monato
ŝanĝiĝis “vi” per “ci”.


Someraj tri monatoj
trapasis dolĉe for,
kaj niaj geamatoj
jam estis kor' ĉe kor'.


Kaj per solena beno
de l' pastro en la fin'
Antono kaj Heleno
Jam estas edz' – ezdin'.


En ĉarma harmonio
ekvivis edz'- edzin',
najbaroj kun envio
rigardis lin kaj ŝin.

Sed baldaŭ edzo estis
plej malfeliĉa hom',
kaj jam tre ofte restis
li ekster sia dom'.


Kaj fine eksedziĝis
Antono kaj Helen';
Belul' ia aliĝis
al ŝi en la ĝarden'.


Lin vidis en ĝardeno
ekplaĉis li al ŝi.
Ŝi nomis sin Heleno
Aŭgust' sin nomis li.


Ekamis la konato
trapasis dolĉe for,
kaj niaj geamatoj
jam estis kor' en kor'.


Kaj per solena beno
de l' pastro en la fin'
Aŭgusto kaj Heleno
Jam estis edz' – edzin'.


En ĉarma harmonio
ekvivis edz' – edzin';
Najbaroj kun envio
rigardis lin kaj ŝin.


Sed baldaŭ edzo estis
plej malfeliĉa hom'.
Kaj jam tre ofte restis
li ekster sia dom'.


Kaj fine eksedziĝis
Aŭgusto kaj Helen';
Belul' ia aliĝis
Al ŝi en la ĝarden'.


Lin vidis en ĝardeno
ekplaĉi li al ŝi.
Ŝi nomis sin Heleno,
Henrik' sin nomis li...


Kaj tiel plu, ktp. Sen fino...

No comments: