DANKON AL LA VIVO
(Gracias a la vida)
Violeta Parra
Dankon al la vivo, la riĉaĵdonanto,
pro la du okuloj, kies vidkapablo
helpas min distingi, nigron de la blanko
kaj la stelojn brilajn en la ĉielalto
kaj la amaton mian en la homamaso.
Dankon al la vivo, la riĉaĵdonanto,
pro la du oreloj, kies aŭdovasto
kaptas tagon, nokton, grilojn kaj birdkantojn,
batojn kaj turbinojn, bojojn kaj pluvfalojn
kaj la voĉon mildan de la koramato.
Dankon al la vivo, la riĉaĵdonanto,
pro la voĉdonaco kaj la literaro,
kiuj donis vortojn al la pensimago,
panjo, amiko, frato kaj la luma pado,
kiun laŭiras lante la amata paŝo.
Dankon al la vivo, la riĉaĵdonanto,
pro la longaj vojoj kaj la piedlaco.
Ili min kondukis al urboj kaj vilaĝoj,
bordoj kaj dezertoj, valoj kaj montaroj
kaj al via domo, korto kaj loĝstrato.
Dankon al la vivo, la riĉaĵdonanto,
pro la kor’ sentema al la homaj agoj.
Tremas ĝi vidante homajn cerbumaĵojn
tremas ĝi vidante la malbonovaston,
tremas ĝi vidante vian okulklaron.
Dankon al la vivo, la riĉaĵdonanto,
pro la rid’ kaj ploro, kiuj pro la kvanto
distingigas ĝojon de malĝojoplanto,
tiujn da substancojn de ĉiu mia kanto
kaj de via kanto, tutegala kanto,
kaj de ĉies kanto, tiu sama kanto.
Dankon al la vivo, la riĉaĵdonanto…
Tradukis: Franko Luin
No comments:
Post a Comment