Venezuela Naskiĝfesto
(Cumpleaños Venezolano)
José Sifontes
La nokto montriĝas bela
kaj pleniĝas de gajeco
la steloj diras aferojn
disĵetante poezion.
La Luno ridete kantas
kaj kliniĝas fronte al vi
naskiĝdaton feliĉan
por ĉiam deziri al vi.
(dufoje)
Estingu kandelojn
kaj tranĉu la torton,
nokto estas mallonga,
la festo estas gaja
Kaj por tosti ni,
por via feliĉec’
prenu la rum-botelon
por ke ni tuj trinku ĝin
ĉar tiu ĉi granda fest’
daŭru ĝis la frumaten’
Tradukis: Maritza Graziani F.
No comments:
Post a Comment