Entradas populares

Thursday, May 03, 2012

A la bela sekso


A la bela sekso (dediĉita al fraŭlino Palmira Ovalles)
J. Álvarez Pérez
Delegito de UEA.

en Verda Stelo (monata gazeto). Redaktejo kaj administrejo: avenida Sur, nº 13. Caracas, Venezuela
Nº 6, Decembro 1912. Redaktoro: Andrés J. Vigas. Administranto: J. R. Vigas. Paĝo 12.

La tutmonda esperantista movado, kiu rapide kreskas en ĉiuj landoj, spite la multego de skeptikuloj kaj kontraŭuloj, kiuj ĉiuloke prokrastas ĝian finan venkon, sin etendas paŝo post paŝo pligrandigante pli kaj pli landlimojn de Esperantujo.

La plej bela parto de l' homaro, la virinoj, ĉiam pretaj esti la flagportantoj de ĉiuj noblaj kaj progresigaj ideoj, jen artaj, jen sciencaj aŭ filantropiaj, en povis lasi senatente la ĉiamkreskan marŝadon de nia movado esperantista, kies batalalvoko, laŭ frazo de nia majstro Dro. Zamenho, estas: ĉiam antaŭen! Ĉiulandaj esperantistaj virinoj propigis ĝin al si, kaj farinte de ĝi sian propran aferon, en laboras, sed laboregas por diskonigi la helpan lingvon, en laborante por, sed per esperanto, kiel facile tion elmontras la jam multaj internaciaj virinasocioj, el kiu ni nur citu la “Virinan Fakon” de la Universala Esperanto-Asocio, kies progreson ni facile konstatos per ĉiujara pligrandigo de ĝiaj membroj.

En nia patrujo estas jam la unuaj esperantistinoj, kiuj certe estos la dissemantinoj de la esperanta semo, semo kiun ili poste zorgu, por ke ĝi en pereŭ kaj ĝiaj floroj en velku pro la glaciaj ventetoj de l' indiferenco.

Esperantistinoj, komencu vian laboron, viaj veksignoj en estos rozoj nek diantoj, sed dornoj kaj malagrablaĵoj; prenu a flagon kaj senlace marŝu, kiel nia devizo diras: ĉiam antaŭen!

No comments: