Entradas populares

Saturday, April 21, 2012

La Pupovendejo


La Pupovendejo
La tienda de muñecos.
Aŭtoro: Julio Garmendia
Elhispanigis: Ricardo Coutinho

Mi ne havas sufiĉan filozofan lertecon por cerbumi pri gravaj pensaj spekulativaĵoj. Tial mia tendenco al malgravaj aferoj, kaj tial mi klopodas pritrakti tiun historion per malmultaj paragrafoj, se oni povus nomi ĝin tiel, de la malnova Pupovendejo de mia avo kiu poste estis de mia baptopatro, kaj poste ĝi estis mia. Tra miaj okuloj tiu vendejo havis la ĉarmon de familiaj rememoraĵoj; kaj kiel aliaj homoj gardas fotojn de siaj prapatroj, tiuj sufiĉas, por remorigis miajn ge-familianojn, mi promenas rigardante ĉe la pupobretaroj,  tie estas la maljunaj pupoj, per kiuj mi neniam ludis. Ekde la infanaĝo oni alkutimigis al mi rigardi serioze ilin. Mia avo, kaj poste mia baptopatro, ofte diris, parolante pri tiuj pupoj:

- Ni ŝuldas la vivon al ili!

Ja, mi amis al ili ambaŭ, kaj pro tio ne eblas taksti kiel  malgravajn al tiuj, kiuj oni ŝuldas ion tre inda kiel la ekzisto mem.

Post la morto de mia avo, mia baptopatro ankaŭ malpermesis al mi ludi per la pupoj, tiuj restis en la bretaro de la vendejo, ili estis rigore klasifikigitaj laŭ la hierarkio, malpermesante ke neniu intermikso povus okazi; nek la malmultekostaj piedirantaj pupoj havis sufiĉe longan ŝnuron por iri pli ol unu metro kaj duono de distanco sur glata planko, nek la multekostaj kaj aristokrataj pupoj kun tuboĉapelo kaj ĵako, kiuj apenaŭ povis levi elegante la pinton de la piedoj bele enŝuigitaj. Por ambaŭaj specaj pupoj, mia baptopatro neniam elspezis pli da tempo ol la sufiĉa por purigi ilin kaj la bretaron. Estis malpermesate afable rilati kun ili nek ŝerci per ili. Li starigis en la pupovendejo reĝimon kiu falis kiam mi ekproprietigis ĝin, ĉar mia animo ne havis la saman forton por rezisti kontraŭ la ideoj kaj tendencoj liberigaj kiuj nuntempe estas en la etoso de niaj novaj tempoj.      

Antaŭ ĉio li trudis al la pupoj la aŭtoritatan rajton kaj respekton antaŭjuĝajn je la ordo kaj je la kutimoj starigitaj ekde la pasinteco en la vendejo. Li trudis ke estas tute konvene timigi kaj rilati rigore al ili kun la celo kontraŭbatali la konfuzon, la malordon, la anarkion, portantoj ĉiuj la ruinon ĉe la malriĉaj domaĉoj kaj ĉe la grandaj imperioj. Li rigore edukita per eraraj principoj kaj klopodis eduki min tielmaniere; kaj agnoskante ke mi estas la heredonto de la regado en tiu vendejo, li instruis min pri la servera moro de la reganta homo. Parolante pri Heriberto, la junulo kiu ekdelonge servis por la negoco, mia baptopatro traktis kiel la plej aĉa ŝnura pupo kaj traktis lin kiel ligna pupo aŭ pajacoj el segaĵo, tre uzataj tiam. Laŭ sia vidpunkto, Heriberto ne havis pli da cerbokapablon ol la pupoj venditaj, tial li prenis frivolajn kaj virinecajn kutimoj, ĝis nefidi je la pupoj kiuj estis eliritaj je la mano de Heriberto, sen esti venditaj finfine. Tiuj estis apartigitaj el la ceteraj, suspektante ke sendube ili prenis malbonajn kutimojn de Heriberto.

Tiel okazis dum longa tempo, ĝis kiam mi maturiĝis kaj mia baptopatro maljuniĝis ĝis egali al mia avo kiu mi konis dum mia infaneco. Ni ankoraŭ loĝis en la malantaŭa parto de la vendejo, kie apenaŭ ni povis moviĝi inter la pupoj. Tie naskiĝis mi, kvamkam mi estis filo registrita de honestaj ge-patroj, mi estis frukto de amoroj en tiu kaŝita loko de la vendejo, kiel kutimas esti la herooj de spritaj rakontoj.

Iufoje mia baptopatro malsaniĝis.

-          Mia vido estas malbona –diris al mi- kaj mi ne distingas inter advokatoj kaj kaŭĉukaj pilkoj, kiuj la lastaj estas pli estimataj.

-          Miaj kruroj ne havas fortojn –prenis mian manon- kaj mi ne povas piediri senlace dum la mallonga distanco inter vi kaj la fiuloj. Pro tiuj simptomoj mi jam scias ke mi baldaŭ mortos, mi ne fidas je pli da horoj de vivo kaj pro tio vi heredos ekde nun la pupovendejo.

Mia baptopatrino faris longan liston de konsiloj pri la negoco. Poste li faris paŭzon promentante per la okuloj la vendejon kaj la malantaŭan parton. Li rigardis, sen dubo, la pasintecon kaj la nunon, inter la mallongaj muroj tapiŝitaj de simboloj kiuj iliaj kutimaj gestoj. Abrupte li rigardis la soldatojn kiuj staris en la tuta bretaro, li diris:

-          Dankon al la militistoj oni ŝultas multajn pacajn horojn. Ili montris al ni bonajn spertojn. Vendi armeoj estas fia negoco.

Mi konsilis al li alvoki kuraciston, sed li nur montris al mi grandan skatolon kiu staris en la angulo.

-          Ĝi havas precize saĝulojn, profesoroj, kuracistoj kaj aliaj kleruloj el kartono kaj segaĵoj kiuj restas tie ne ventitaj kaj kaŝas sin en mallumo kiun ili trovas konvena. Ne maltrankviliĝu, do, ekzistas pli da espero en  la utilo de tiu varo. Aliflanke, estas tre ŝatataj la porcelanaj pupinoj, per ili oni ricevas pli da profito; ankaŭ pupinoj faritaj el pasto kaj celuloidoj estas ankaŭ preferataj. Kaj inter la bestoj – ne forgesu-, speciale mi konsilas azenojn kaj ursoj, ĉar ili estis ĉiam subteno de nia hejmo. Post tiuj vortoj mia baptopatro fartis pli malbone kaj petis al mi alporti pastron kaj du religiajn inajn pupojn. Mi sternis mian brakon kaj alportis ilin ĉe la lito.

-          Mallonga tempo –li diris, karesante pastran pupon, mi havas ĝin jam delonge, kiu estas malbone vendebla. Vi povas vendi ĝin je dek porcento de rabato, tiu egalas la dekontributo por la eklezio. Rilate al religiulinoj  zorgu nur unu.

-          Heriberto –diris, rigardante al li: mi nur konsilas al vi denove  ne sopraniĝu vian voĉon kaj ne tuŝegu la pupojn.

Neniu diris Heriberto, sed siaj plorĝemoj denove estis aŭdataj pli laŭte kaj malharmonie.

Sendube, tiu afero plirapidigis la morton de mi baptopatro, kiu forpasis post kelkaj minutoj je diri tiujn vortojn. Mi fermigis liajn okulojn kaj forviŝis silente mian larman guton. Turmentis min ke Heriberto montris pli doloresprimojn ol mi. Li plorĝermis drone, liaj haroj moviĝis kaj piediris tien kaj reen en la vendejo. Finfine li brakumis al mi:

-          Ni estas solaj!

Mi disigis je li senviolente, kaj montrante al li perfingre la pastron, la malbelan kuraciston, la blankajn flegistinojn, pupoj malordigitaj surlite, kaj mi ordonis al li ordigi la pupojn laŭ sia ĝusta loko…


 Julio Garmendia: naskiĝis en la urbo El Tocuyo, ŝtato Lara, je la 9ª de januaro 1989, filo de la doktoro Rafael Garmendia Rodríguez kaj la sinjorino Celsa Murrieta. Pro la malfruta morto de lia patrino, li loĝis ĉe la domo de la avino en la urbo Barkisimeto. Post esti abituriento li alvenis kun sia patro al Karakso je 1915. Kiam li havis 17 jarojn li eklaboris en la ĵurnalo El Universal kaj en aliaj revuoj de tiu epoko, samtempe li partoprenis ĉe intelektaj rondoj de tiu urbo. Li estas unu el la unuaj lernantoj de la Lernejo La Salle. En 1909 publikigas etan eseon en la ĵurnalo El Eco Industrial.  En 1914 li kursas ĉe la Instituto de Komerco en Karakaso, kaj post lasas ĝin por preni la redaktadon en la Ĵurnalo El Universal. Li rilatis kun anoj de la Generacio de la jaro 28. Li laboris en la Legicio de Venezuelo en Parizo, poste li estis Generala Konsulo en Ĝenovo, en Kopenhago kaj Novergio ekde 1923 ĝis 1940.

Li inaŭguras la literaturan genron fantastikismo en Venezuelo. En 1927 li publikigis la libro La Tienda de Muñecos (La Pupovendejo), en 1951 aperas La tuna de Oro (La Nopalo el Oro), La hoja que no había caído (La folio kiu ankoraŭ ne falas), El médico de los muertos (La kuracisto de la mortintoj), Difunto yo (Mortinta mi), La Hija de la mafia (La filino de la Mafio), Manzanita (Pometo).

En Karakaso, je la 8ª de julio 1977 mortis tiu fama verkisto.     

    


No comments: