Entradas populares

Saturday, April 21, 2012

Simón Bolívar





Aŭtoro: Jorge Mosonyi
Biografio de Simón Bolívar en: Simón Bolívar, Eta Selektaĵo de Verkoj (Pequeña Selección de Obras). El Perro y la Rana, 2008.


Simón Bolívar naskiĝis en Karakas la 24-an de julio 1783. Li estas konsiderita kiel unu el la ĉefaj figuroj de la latinamerika kaj monda historio, ne nur pro la transcendo de lia politika kaj milita agado, sed ankaŭ pro la amplekso kaj profundo de lia penso. Li liberigis de la hispana povo vastan parton de la Nova Kontinento, ampleksantan la aktualajn respublikojn Venezuelo, Kolombio, Panamo, Ekvadoro, Peruo kaj Bolivio. Lia futurisma vido centriĝis en la unuiĝon kaj integriĝon de la tuta hispana Ameriko, kaj li klopodis starigi la instituciajn bazojn de tiu granda historia projekto. Li mortis sen atingi tiun celon kaŭze de la gravaj dividiĝoj
kaj interbataloj prezentiĝintaj dum la procezo de konstruado de la novaj respublikoj, sed lia penso kaj idealo plue vivadas hodiaŭ, ĝis tia punkto, ke ili iĝis ekzemplo kaj orientilo por multaj venezuelaj kaj latinamerikaj gvidantoj. El ĉiuj titoloj kiujn li ricevis dum sia vivo (Generalo de la Armeoj, Supera Ĉefo kaj Prezidanto de la Respubliko) li estimis plejmulte tiun de Liberiginto, sub kiu li estis konita kaj estimita ĝis la nuntempo.

La infanaĝo de la Liberiginto estis markita per la frua morto de liaj gepatroj, pro kio li restis sub la kuratoreco de sia onklo Carlos Palacios, kiu klopodis eduki lin laŭ la ideoj de la epoko. Kvankam li estis heredinta grandajn plantejojn, sklavojn kaj domojn, li ne ĝuis feliĉan infanaĝon, nek sisteman edukadon. Tamen li havis inter siaj okazaj instruistoj la pedagogon kaj verkiston Simón Rodríguez kaj la elstaran humaniston Andrés Bello.

En 1799 Bolívar estis sendita al Hispanio por daŭrigi siajn studojn. Tie li akiris konojn proprajn al junulo de la tiutempa alta klaso: fremdajn lingvojn, matematikon, dancon, bazan militedukadon, rajdadon kaj historion. En 1802 li edziĝis al María Teresa del Toro, kaj revenis al Venezuelo kun ŝi, ekloĝante en sia bieno de San Mateo. Sed kelkajn monatojn poste mortis lia edzino pro la flava febro. En 1804 vojaĝis Bolívar denove al Eŭropo. En Parizo li ĉeestis la kronadon de Napoleono Bonaparto. Tie li renkontis denove sian instruiston Simón Rodríguez, de kiu li estis lerninta la amon al la libero, kaj ili vojaĝis kune al Romo. La 15-an de aŭgusto 1805 Bolívar prononcis sian faman ĵuron je la Sakra Monto, dirante: “Mi ĵuras antaŭ vi, mi ĵuras je la Dio de miaj gepatroj, mi ĵuras je ili, mi ĵuras je mia honoro, kaj mi ĵuras je la patrio, ke mi ne donos ripozon al mia brako nek kvieton al mia animo ĝis kiam mi estos finrompinta la ĉenojn kiuj nin subpremas pro la volo de la hispana povo.” Li estis tiutempe 22-jara.

La 19-an de aprilo 1810 eksplodis en Karakas la unua  aŭtonomisma movado, kaj Bolívar, kiu troviĝis en tiu urbo, estis sendita far la revolucia Junto, kune kun Andrés Bello kaj López Méndez, al Londono por peti apogon. Poste li revenis al Venezuelo kun Francisco de Miranda (la granda pioniro de la amerika sendependeco).

La 3-an de julio 1811, estante unu el la gvidantoj de la Patriota Societo, li klarigis en memorinda politika parolado la neceson tute rompi la rilatojn kun Hispanio kaj atingi la absolutan sendependecon. La 5-an de julio la nacia Kongreso fakte deklaris la sendependecon de Venezuelo. Francisco de Miranda estis nomumita ĉefgeneralo, dum al Bolívar, kiu jam havis la gradon de Kolonelo, oni konfidis la defendon de Puerto Cabello (“Kabejo”). La perfido de iu oficiro favoris la venkon de la hispanoj, kiuj devigis Miranda kapitulacii la 25-an de julio 1812.

Bolívar sukcesis foriri el Venezuelo kaj li alvenis al Kartageno de Indioj la 14-an de novembro 1812. Tie li publikigis la Manifeston de Kartageno, dokumento en kiu li petis la unuiĝon de la revoluciuloj por detrui la hispanan povon en sia patrio. Li komencis la operacojn de rekonkero de la venezuela teritorio, disvolvante la tiel nomitan Mirindan Kampanjon, kun nur 500 homoj. Li trairis la Andojn, alvenis al Cúcuta (“Kúkuta”), venkis en La Grita kaj Bailadores, okupis Mérida, kaj en Trujillo (“Truhijo”) diktis sian polemikan Dekreton pri Ĝismorta Milito, kiu estigas nefermeblan breĉon inter hispanoj kaj venezuelanoj. Post tiu ĉi rimedo Bolívar daŭrigis sian kampanjon okupante Valencion, kaj li eniris triomfe en Karakas la 6-an de aŭgusto 1813.

Sed la rojalista reago estis violenta. José Tomás Boves, la terura militestro kiu estis organizinta potencan armeon en la enlandaj ebenaĵoj, venkis la Liberiginton en la batalo de La Puerta, kaj minacis Karakas. La terurita loĝantaro fuĝis amase, laŭ la vojo de Oriento, kaj Bolívar eskapis persekutita de Morales, anstataŭanto de Boves. Bolívar intencis bremsi lin en Aragua de Barcelona, sed li rezultis venkita. Li estis devigita lasi la landon, kaj forvojaĝis denove al Kartageno. En majo 1815 li trovis rifuĝon en Kingston, Jamaiko, kaj tie li publikigis sian faman Jamaikan Leteron, en kiu li analizas la kaŭzojn de la fiasko de la sendependiga luktado kaj skizas grandiozan imagon pri la estonteco de la liberigotaj nacioj de Ameriko.

Bolívar daŭrigis sian vojaĝon al Haitio, kie la prezidanto Petion ofertis sian helpon por reveni al Venezuelo kaj rekomenci la bataladon. En 1817 li komencis la liberigan kampanjon de la Orinoko-regiono, apogata de patriotoj kiaj la Generalo Manuel Piar, kontraŭ la supera komando de la hispana generalo Pablo Morillo (“Morijo”), kiu estis subpreminta preskaŭ la tutan venezuelan teritorion kaj ankaŭ la Novan Grenadon. Bolívar sukcesis konkeri la urbon Angosturo (poste nomita Ciudad Bolívar), strategian punkton kiun li igis registara sidejo kaj provizora ĉefurbo de la respubliko. En 1818 li kunordigis siajn fortostreĉojn kun tiuj de la revoluciaj armeoj de la ebenaĵoj, gvidataj de José Antonio Páez kaj Francisco de Paula Santander.

La 15-an de februaro 1819 Bolívar kunvokis la Kongreson de Angosturo, al kiu li prezentis la plej gravan el ĉiuj siaj politikaj dokumentoj, la memorindan Diskurson de Angosturo, en kiu li proponas la kreon de granda ŝtato pere de la unuiĝo de Venezuelo, Nova Grenado (posta Kolombio) kaj Kito (posta Ekvadoro), sub la nomo Granda Kolombio.

La sekvintaj jaroj markadis la sukceson de la liberiga kampanjo. Post la realigo de la heroeca trairo de la Andoj, la 7-an de de aŭgusto 1819 Bolívar atingis decidigan triumfon en Boyacá(“Bojakao”), kaj la 17-an de decembro estis kreita la Granda Kolombio, kiu restis sub lia prezidenteco. La generalo Pablo Morillo estis devigita subskribi armisticon kun Bolívar en historia intervjuo kiun ambaŭ okazigis en Sankta Ana en 1820. Tamen la milito plue daŭris, kaj dum la posta jaro (1821) Venezuelo atingis sian sendependecon en la batalo de Carabobo (“Karabobo”), la 24-an de junio. Sekvis aliaj triumfaj bataloj, kiuj firmigis la liberiĝon de aliaj regionoj de Sudameriko: Pichincha (“Piĉinĉa”), kiu donis la liberecon al Ekvatoro (24-an de majo 1822; Junín (“Hunín”), al Peruo (6-an de aŭgusto 1824), kaj Ayacucho (“Ajakuĉo”), gajnita de Antonio José de Sucre, kiu finigis la hispanan povon en Ameriko (9-an de decembro 1824).
En junio 1826 kunvenis en Panamo kongreso por stimuli la unuiĝon de la hispanamerikaj respublikoj, la supera idealo de Bolívar, kiu estis alveninta al la plej alta punkto de sia povo: li estis prezidento de Kolombio, supera ĉefo de Peruo kaj prezidento de Bolivio. Tamen, post nemulte da tempo produktiĝis la dividiĝo. En Venezuelo, Páez ribelis en septembro 1826 kontraŭ Santander, vicprezidento de la Granda Kolombio. Bolívar, kiu defendis la unuecon je iu ajn prezo, ekaltiris al si la malamon kaj malbonvolon de multaj samlandanoj. La sekvantan jaron li estis devigita rezigni la prezidentecon de Peruo, kaj en aŭgusto 1828, je lasta provo eviti la disiĝon de la Grando Kolombio, li estis nomumita Diktatoro. Spite al ĉio, la situacio iĝis jam neeltenebla. La 25-an de septembro grupo da konspirantoj, kun la kompliceco de Santander, atencis kontraŭ la vivo de la Liberiginto, kiu savis sin danke al la kuraĝa interveno de sia kunulino Manuela Sáenz. En 1829 Bolivio fariĝis sendependa, kaj iom poste Venezuelo apartiĝis de Kolombio, forigante Bolívar de sia teritorio.

Estante malsana, rifuzita kaj malgajigita de ĉiuj ĉi okazintaĵoj, al kiuj aldoniĝis la mortigo de Sucre en Ekvatoro la 4-an de junio l830, Bolívar serĉis rifuĝon en Sankta Marta, Kolombio, kie oni diagnozis je li pulman tuberkulozon, kaj mortis la 17-an de decembro 1830. Liaj restaĵoj estis translokitaj al Karakas en 1842, kaj garditaj en 1876 en la Nacia Panteono.


No comments: