Por Esperanto
Marcelo Maldonado
Katolika pastro
en Verda Stelo (monata gazeto).
Redaktejo kaj administrejo: avenida Sur, nº 13. Caracas, Venezuela
Nº 6, Decembro
1912. Redaktoro: Andrés J. Vigas. Administranto: J. R. Vigas. Paĝoj
12-13.
Dank' al
disvolviĝo de internaciaj rilatoj ni estas enirintaj en la tempo de
la mondeco.
La kleruloj
kongesis de longe la utileco de dua lingvo komuna al la homaro.
Latino en povas
esti tiu lingvo, ĉar ĝi estas tre malfacila, ĝia gramatiko
malregula, malsimpla kaj plena da esceptoj.
Nenia nacia lingvo
povas esti trudata al la homaro kiel komuna helpa interkomprenilo,
ĉar la popolo kies lingvon oni akceptus kiel internacian, fariĝu
potenca kaj baldaŭ estus la mastro de la mondo.
Esperanto tiel
mirinde elpensita kaj tiel regule konstruita, kontentigas ĉiujn
kondiĉojn postulatajn de tiu dua lingvo.
La ĉiujaraj
Kongresoj de la lingvo Esperanto jam pruvis ke la Zamenhofa lingvo
certigas la plenan interkompreniĝon de ĉiuj kiuj ĝin parolas, kiu
ajn estas ilia aparta nacia lingvo.
La esperantista
mondo jam tre multenombra disvastiĝas ĉie kaj ĝia organizado estas
kompleta.
La registaroj
komencis interesiĝi je la lingvo Esperanto kaj helpas ĝian
instruadon.
Esperanto estas
utiligata de Komerco al al kiu faras grandajn servojn.
Scienco trovas en
ĝi facilan ilon esti tute internacia, kiel devas esti laŭ opinion
de ĉiuj.
Dank' al Esperanto
la literaturo de ĉiu popolo estos pli facile konata kaj ŝatata de
tutaj aliaj popoloj,.
Bonfaradaj
laboroj, tiaj kiaj Ruĝa Kruco kaj la Helpo al la Blinduloj, utiligas
Esperanton.
La enkonduko do de
unu neŭtrala internacia lingvo en la mondon estas afero vere
tutmonda.
Esperanto ebligos
en proksima estonteco grandegan reformon de la edukado,
anstataŭigante inde ĉiujn antikvajn kaj novajn lingvojn, kiuj tiel
premas hodiau la junularon de la tuta civilizita mondo, okupante tiom
da multekosta tempo, necesa por la akirado de vere utilaj kaj uzeblaj
sciaĵoj en la vivo.
Laboradu ni do por
Esperanto.
2 comments:
Ĉu vi povas montri ekzemplojn de interesoj de registaroj kaj helpojn de ili al edukado?
"La registaroj komencis interesiĝi je la lingvo Esperanto kaj helpas ĝian instruadon."
Dankon samideano. Tiu artikolo estis verkita je la jaro 1912, mi nur enmetis gxin en la reto por esti konata, sed, verdire mi ne scias kial la verkinto diris tion. Mi suspektas ke tiu esprimo estis nur por reklamigi esperanton kaj ne estis subtenita per pruvoj. En tiu epoko la personoj kutimis fari tion, ecx por varoj.
Post a Comment