Entradas populares

Thursday, May 03, 2012

Por Esperanto


Por Esperanto
Marcelo Maldonado
Katolika pastro

en Verda Stelo (monata gazeto). Redaktejo kaj administrejo: avenida Sur, nº 13. Caracas, Venezuela
Nº 6, Decembro 1912. Redaktoro: Andrés J. Vigas. Administranto: J. R. Vigas. Paĝoj 12-13.

Dank' al disvolviĝo de internaciaj rilatoj ni estas enirintaj en la tempo de la mondeco.

La kleruloj kongesis de longe la utileco de dua lingvo komuna al la homaro.

Latino en povas esti tiu lingvo, ĉar ĝi estas tre malfacila, ĝia gramatiko malregula, malsimpla kaj plena da esceptoj.

Nenia nacia lingvo povas esti trudata al la homaro kiel komuna helpa interkomprenilo, ĉar la popolo kies lingvon oni akceptus kiel internacian, fariĝu potenca kaj baldaŭ estus la mastro de la mondo.

Esperanto tiel mirinde elpensita kaj tiel regule konstruita, kontentigas ĉiujn kondiĉojn postulatajn de tiu dua lingvo.

La ĉiujaraj Kongresoj de la lingvo Esperanto jam pruvis ke la Zamenhofa lingvo certigas la plenan interkompreniĝon de ĉiuj kiuj ĝin parolas, kiu ajn estas ilia aparta nacia lingvo.

La esperantista mondo jam tre multenombra disvastiĝas ĉie kaj ĝia organizado estas kompleta.

La registaroj komencis interesiĝi je la lingvo Esperanto kaj helpas ĝian instruadon.

Esperanto estas utiligata de Komerco al al kiu faras grandajn servojn.

Scienco trovas en ĝi facilan ilon esti tute internacia, kiel devas esti laŭ opinion de ĉiuj.

Dank' al Esperanto la literaturo de ĉiu popolo estos pli facile konata kaj ŝatata de tutaj aliaj popoloj,.

Bonfaradaj laboroj, tiaj kiaj Ruĝa Kruco kaj la Helpo al la Blinduloj, utiligas Esperanton.

La enkonduko do de unu neŭtrala internacia lingvo en la mondon estas afero vere tutmonda.

Esperanto ebligos en proksima estonteco grandegan reformon de la edukado, anstataŭigante inde ĉiujn antikvajn kaj novajn lingvojn, kiuj tiel premas hodiau la junularon de la tuta civilizita mondo, okupante tiom da multekosta tempo, necesa por la akirado de vere utilaj kaj uzeblaj sciaĵoj en la vivo.

Laboradu ni do por Esperanto.

2 comments:

Evandro Avellar said...

Ĉu vi povas montri ekzemplojn de interesoj de registaroj kaj helpojn de ili al edukado?

"La registaroj komencis interesiĝi je la lingvo Esperanto kaj helpas ĝian instruadon."

Ricardo Coutinho said...

Dankon samideano. Tiu artikolo estis verkita je la jaro 1912, mi nur enmetis gxin en la reto por esti konata, sed, verdire mi ne scias kial la verkinto diris tion. Mi suspektas ke tiu esprimo estis nur por reklamigi esperanton kaj ne estis subtenita per pruvoj. En tiu epoko la personoj kutimis fari tion, ecx por varoj.