Entradas populares

Saturday, August 06, 2011

Mia afrika familio

Mia afrika familio
verkas Ricardo Coutinho

Mia ge-patroj naskiĝis en la sama vilaĝo en la Insulo de Madejro (Portugalujo). Kiam mia patro estis 13jara sia onklo Manuelo portis lin al Angolo (Afriko). Tiam mia patrino estis 10jara kaj kiel ĉiu infano apenaŭ memoris pri li. Jaroj poste, je la fino de la adolesko mia patrino fariĝis bonega amikino de la du plej junaj fratinoj de mia patro kaj kiam mia patro militservis en Angolo (ĉar tiam Angolo estis parto de Portugalujo) la du fratinoj de mia patro konsiliis al mia patrino sendi leterojn al li, ĉar dume multaj kompatriotoj militservis for de la familio aperis la kutimo de “bopatrino de milito”, per tio junaj virinoj sendis al tiuj viroj leterojn kuraĝante kaj doni amikecon por ke ili bone daŭrigu sian patriotan oferon.

Mia patrino malĝojis je la infaneco ĉar mia avo loĝis multajn jarojn en Venezuelo kaj mia avino suferis mensan malsanon, ĉiam kiam mia avino freneziĝis kriegi al mia patrino kaj eĉ ŝi pensis ke mia patrino estis sia fratino (ŝajnas ke kiam mia avo aperis en la vilaĝo li enamigis al la fratino de mia avino, tiu sinjorino estis edzino de alia viro kiu tiam laboris en Sudafriko, dankon al tio ŝi gravediĝis kaj estis la “putino” de la vilaĝo), mia avino enamiĝis je mia avo ekde la unua rigardo kaj dume li enamiĝis je la fratino de mia avino ŝi luktis pro la amo de mia avo. Antaŭ ke la gravediĝo estis evidenta tiu sinjorino finigis sian amrilaton kun mia avo ĉar “ŝi havas edzon” kaj pro miksaĵo da hormonoj kaj seksa persekutado de mia avino, do, mia avo kiel virbesto enlitiĝis kun ŝi. La rezulto estas ke mia du onklo havas nur mallongan monantdistancon kaj kiam mia patrino adoleskis mia avino tuj mense ligis mian patrinon kun sian fratinon.

Tial post kelkaj leteraj interŝanĝoj, mia patro edz-petis al mia patrino kaj mia patrino tute freneze diris JES!. Kiam mia patrino informis al mia avo pri sia edz-deziro, mia avo diris ke ŝi estas jam plenaĝa kaj ŝi mem devas decidi sian propran vivon, sed li pensas ke tiu familio estis tute tragika, la viroj frapis multe siajn edzinojn kaj mia patro estis orfo je la infanaĝo kaj pro tio li devus suferi pro sentaj mankoj.

Malgraŭ tio, mia patrino tute naive enŝipiĝis al Angolo kaj kiam surterigis mia patrino atendis dum kelkaj minutoj, pasis preskaŭ unu horo, aperis barba kaj malpura viro kiu ridetis kiam li vidis ŝin. Ŝi evidente maltrakviliĝis, kial diable tiu malsanulo ridetas kaj vidas min?, post du minutoj li alprolsimiĝis al mia patrino kaj diris: Saluton Maria, mi estas Fernando. Mia patrino preskaŭ falis surplanken kaj pensis: Mia Dio, mi venis al stranga lando por edziniĝi kun sovaĝulo?. En Luando (ĉefurbo de Angolo) mia patro prezentis mian patrinon al kelkaj amikoj kaj la ontaj ge-bopatrinoj de la edziĝo.

Post kelkaj tagoj miaj ge-patroj edziĝis kaj translokiĝis for de la ĉefurbo. Tiam mia patro havis grandegan bienon kaj apud de ĝi estis la bieno de lia onklo Manuelo. Tiu onklo ekde la komenco malŝatis la ideon ke mia patro havas edzinon, ŝajnas intermikso de patra ĵaluzo kaj perdo de la ĉiuhora kunamiko. Malgraŭ tio mia patrino jam suferis pli en Madejro kaj ĉiam zorgis atenti lin kiel grava familiano.

Laŭ mia patrino, kiam ŝi konis la bienon ŝi estis tute ŝokita, trovis ŝi preskaŭsenfinan bienon kaj malbelan domaĉon. Mia patrino rigardis grandan truon en la pordon kaj mia patro tuj rakontis mia patro tute gaje ke kiam li estis adoleska dum la sankta ĵaŭdo sia onklo ordonis planti papajan arbeton ĉe la domaĉo, mia patro kontraŭis al sia onklo dirante ke dum sankta semajno oni ne devas labori, ambaŭ kverelis kaj sia onklo frapis tiel forte la pordon ke la pordo truiĝis, mia patro diris ke li ne aranĝis la pordon por ke ĝi restos kiel memorigaĵo.

Mia patrino rakontis ke unufoje la bienaj dungitoj invitis al ili partopreni en triba festeto, por ŝi ĝi estis tute ekzotika sperto, la dancoj, kantoj kaj manĝaĵoj estis vere mirindaj, mia patrino ŝatis multe la ternuksitan kokidaĵon. Mia patrino ankaŭ rakontis ke kiam mia patro donacis t-ĉemizon al dungito li tuj surmetis ĝin al sia korpo sen forlasi la antaŭan, mia patro ĉiam diris ke oni devas formeti la malpuran vestaĵon kaj surmeti la novan kaj puran, la dungitoj ĉiam respondis ke kiam oni ricevas vestaĵon ĝi devas por ĉiam resti surhaŭte.

Tiutempe la onklo Manuelo estis arestita, li mortigis al nigrulo ĉar tiu homo rabis lin en la bieno, la juĝisto decidis perdoni la delekton ĉar tiu traktis pri ŝtelo en bieno sed avertis al Manuelo ke tiu ne plu devas okazi, najbaro kiu multfoje deziris aĉeti la bieno de li decidis mortigi alian nigrulon kaj detrui lian kapon en la bieno de la onklo de mia patro kaj lasis ĝin, kompreneble, li zorgis ke la polico trovu la mortigiton kaj Manuelo estis arestita ne nur pro mortigado sed ankaŭ fi-uzi la korpon. Manuelo daŭris kelkajn monatojn en la malliberejo kaj dum la vojaĝo al alia malliberejo li petis halti por orini, ili estis proksime al ĉevojohalteja restorancio kaj kondukis lin al necesejo. La onklo Manuelo tuj rompiĝis la fenestron senbrue kaj forkuris. Dum kelkaj monatoj iris de arbaro al kamparo, helpis al kamparanoj porti la pom-sakojn, ananas-sakojn ktp kaj li ricevis nutraĵojn kaj iom da mono. Li porfuŝis al Namibio kaj foriris al Sudafriko.

Ankaŭ diris mia patrino ke la kamparanaj nigrulinoj akutimiĝis uzi la grason de la lakto por glatigi siajn nigrajn harojn, pro la varmo kaj longa daŭro oni facile povis scii kiam iu el ili estas mallonge je ni.

Kiel infano sen patrino mia patro multefoje lasis mian patrino sola en la bieno, li iris kun siaj amikoj por “casi”. Iufoje daŭris preskaŭ du semajnoj for de la bieno kaj sen kontaktado. Mia patrino gravediĝis kaj naskiĝis Johano Fernando kaj post unu jaro ili devis elmigri al la ĉefurbo ĉar la sendependigaj geriloj estis proksime al la bieno kaj tie estis malsekura. Dum tiu tempo mia patrino amikiĝi kun nigrulino, eĉ mi daŭris korespondadon kun ŝi dum multaj jaroj, ŝajnas ke ŝi havis du ge-filoj, la filino ĉiam diris al sia patrino: Ho!, mi deziras havi alian fraton sed sama kiel la infano Fernando. Kaj ŝia patrino respondis: mi ne povas karulino ĉar por fari saman infanon la sinjorino Maria devus pruntedoni sian edzon al mi, kaj la sinjorino Maria ne volus tion.

Postkelkaj monatoj la sendependigaj geriloj estis preskaŭ en la tuta lando, ili bruligis bienojn, mortigis kolonojn kaj kunlaborantoj (ĉar laŭ ili la nigruloj kiuj laboris kun blankuloj estas perfidaj), faris multajn kruelajn abobinaĵojn. Mia patrino aŭdis ke baldaŭ ili atakos la ĉefurbon, mia patro mokis pri tio kaj diris ke en ĉefurbo estas ne-ebla ĉar ekzistas multajn militdomojn kaj fortan militaron. Dum kelkaj tagoj mia patro denove malaperis sed tiutempe kun maldekstra portugalo, pro tio multaj najbaroj pensis ke mia patro estis favore al la geriloj.

Sed post kelkaj jaroj, oni sciis ke kiam mia patro militservis kaj estis en la arbaro luktante kontraŭ la gerilo, li trovis tiun portugalon, laŭ la ordono oni devos tuj pafi lin, sed la portugalo kriis kaj diris: ne pafu mi estas portugalo! Kaj mia patro lasis ĝi foriri en la arbaro. Kaj antaŭ mia familio foriri de la bieno, la gerilo kaptis al mia patro ĉar kompreneble mia patro estis propietulo de bieno kaj la ordono estis pafi lin kaj ŝteli monon kaj bovinoj de la bieno, dankon al Dio tiu portugalo estis la ĉefulo de tiu geril-grupeto kaj li rememoris la pasintan okazaĵon kaj diris al mia patro: Dankon al via kompatindecon vi hodiaŭ estas viva, ĉar vi savis mian vivon hodiaŭ mi savas la vian.

Iufoje kiam mia patrino iris por aĉeti laktobotelon por nia frato la geriloj eniris en la urbon. La pafada bruo estis grandegan, mia patrino devis kaŝiĝi en la necesejo de ŝuejo kun kelkaj klientoj kaj la propietuloj ĝis la noktomezo, mia patrino ĉiam pensis pri sia infano kaj kiam la pafado haltis mia patrino eliris, mia patrino piediris sur multaj korpoj, kelkaj personoj ankoraŭ vivis kaj ploretis ĝis morti kaj patrino estis tute ŝokita, ŝi iris al la apartamento kaj trovis amikinon kun la bebon tute kaŝitaj, ŝi estis ankaŭ ŝokita, poste aperis mia patro kaj ĉiuj prenis malmultajn maĝaĵon kaj foriris en la aŭto, unue silente, kaj kiam ili sentis sin pli sekura iris kiel rapidi kiel ili povis. Sonis kelkaj pafaĵoj. Dum tiutempo ili iris al la Namibia limo kaj kelkaj tagoj devis kaŝi en la arbustoj la aŭton kaj resti ĝis la nokto. Dum la vojaĝo trovis kelkajn personojn en la sama situacio kaj kelkajn portugalan militgrupojn kiuj decidis helpi ilin dum la elmigrado. Dum la vojaĝo granda parto de la manĝaĵo difektiĝis ĉar al ĝi verŝis senvoli bezonon, la akvo malsufiĉis kaj la infanoj ploris multe. Iu akompanantino diris: Mi deziras esti kiel mia bebo, li nur ploras pro malsato sed li ne konscias pri la danĝero kiun ni suferas.

La geriloj estis pli fortaj, ĉar sovetaunio donis multajn armilojn al ili kaj Fidel Castro donis homojn por lukti kune kontraŭ la portugalan imperiismon. Tiutempe la mizero estis sendube en Angolo kaj Monzambique sed la fortostreĉo estis en Madejro kaj Portugalo. Oni aŭdis al kelkaj dizertintoj, oni rimarkis la hispanan lingvon kaj unue oni pensis ke ili estas hispanoj poste ili komprenis ke ili estis kubanoj, kiuj estis tute sokitaj pro la krueleco de la masakroj kiujn faris la liberigontoj.

Miaj gepatroj alvenis al la limo, namibia militistoj ricevis la forfuŝantojn: Ĉu vi parolas la anglan? En kio vi profesias?. La personoj kiuj parolis angle aŭ havis karieron la registaro de Sudafriko (nuntempe Namibio estis parto de Sudafriko) estis afable ricevitaj kaj restis en la lando kiel leĝaj elmigrintoj. La aliaj restis dum kelkaj monatoj en rifuĝejo. Miaj ge-patroj kiel kamparanoj restis dum tri monatoj en rifujo manĝante sardinon, panon kaj dolĉan nedistingeblan manĝajojn. Komence multaj homoj rifuzis banis sin en banejo ĉar oni scias ke la registaro estas german-devenaj kaj oni timis ke ili estu naziistoj, oni aŭdis pri la naziaj eksterminejoj...

La plej junaj fratinoj de mia patro loĝis en Sudafriko kaj de tempo al tempo iris al la rifuĝejo kaj tra la dratkloŝo donis al ili nutraĵojn. En iu nokto miaj ge-patroj kun mia frato forkuris de la malliberejo tra la dratkloŝo kiun ili difektiĝis.

Dum kelkaj monatoj restis en Sudafriko sed najbaroj denuncis ili kaj estis deportitaj al Madejro.

No comments: