Entradas populares

Wednesday, September 07, 2011

FAMILIAJ RAKONTOJ KAJ TRAVIVAĴOJ

FAMILIAJ RAKONTOJ KAJ TRAVIVAĴOJ
Ricardo Coutinho

UNUA ĈAPITRO

Ia parto

En paradiza insulonaskiĝis Maria da Luz Rodrigues Sousa je la 18a de majo 1953.

Dume Koncepcio Rodrigues naskigas sian bebinon, ŝia unua filo Manuelo devis foriris el la domo pro lia aĝo.

Johano iom nervoza atendas la alvokon de akuŝigistino, kaj post kelkaj horoj ŝi alvokis lin por ke li vidu lian filineton. Koncepcio estis tre laca kaj dormetas. Manuelo alvenis tuj kaj eniris sentime al la ĉambro.

  • Ho, ĉu estas ŝi aŭ li?. Demandis la infano.
  • Estas ina. Respondis Johano.
  • Rigardu!, ŝi estas pli blanka ol mi! Kiel la panoj kiam ili estas pli da tempo en la forno mi estas pli bruna, kaj ŝi estas do, pli blanka ol mi ĉar ŝi estis malpli da tempo en la ventro ol mi. Komentis la sesjara Manuelo.
  • Vi havas vivan imagon!. Diris Johano.

Post tri jaroj Johanodevis elmigri al Venezuelo por alporti sufiĉajn rimedojn al lia eta familio. Dume pasis la jaroj, Maria kreskis inter rakontoj kaj travivaĵoj.


IIa Parto

Laŭ la onidiroj, kiam Koncepcio estis dektriaĝa falis al fundo de monteto, pluraj el ŝiaj ostoj rompiĝis kaj restis pli da unu jaro senmova en la lito. Laŭ kuracistoj ŝi ne restos tute bone ĉar la kapo ankaŭ suferis pro la falo. Tio estis ŝia dua grava malfortuno ĉar kiam ŝi estis naŭjara ŝia patrino mortis pro malsana aero kiam ŝi eliris de ŝia domo.

Kiam Johano alvenis alŝia vilaĝo ŝi tuj enamiĝis je li, kaj Koncepcio, junulino kunforta karaktero, decidis interrilati kun li kiel hundo al kato; ĉiam kverelante kun li. Tamen tiam Johano enamiĝis kun ŝia fratino Maria, pli maljuna kaj pli bela kaptis la rigardon de li ekde la komenco. Maria havis edzon kiu dum tiu tempo restis laboranta en Sudafriko. Ŝi solas kaj apud belega fremdulo ŝia pasio ne trovis limon.

Post kelkaj semajnoj aperis mumuroj pri tiu malpermesata amrilato kaj ambaŭ decidis finigi ĝin ĉar Maria precipe havas plej malbonan riskon ĉarkokrado estas fia afero kaj estis virino kokranta estas pli malbone.

Post pluraj kvereloj kun Koncepcio en la kamparo, aperis en Johano stranga sento inter ĝeno kaj logo. Kaj iom post iom la kvereloj transformiĝis en karesoj kaj kisoj kaŝitaj en la herboj kaj arboj de la kamparo.

Iufoje nokte Johano malsukcesis dormi ĉar lia malhonesta konduto maltrankviligis lia nanimon.

  • Ne! Se mia patrino scius ke mi enlitiĝis kun du fratinoj kaj unu el ili estis virga, sedube ŝi mortus tuj! Mi devu edziĝi kun Koncepcio!. Pensis li.

Finfinfe, Johano edziĝiskun Koncepcio. Kelkaj monatoj poste ŝi gravediĝis kaj naskigis Manuelon. Dum tiu tempo Maria ankaŭ naskigis, la onidiroj denove aperis, kial Maria povis gravediĝi sen sia edzo? Ĉu tiu bebo estas de Johano?. Koncepcio kompreneble furioziĝi pro la onidiroj kaj ĵaluzo, kial diable Maria enamigis Johanon? Ŝi demandis sin multfoje, post de tiu tempo ŝi neniam parolis denove kun sia fratino.

Ĉiuj en la vilaĝeto kunsentis ke tiu cirkonstanco estis tute diabla afero, Maria ricevis fiajn vortojn de la familio de sia edzo, ĉiuj decidis ne helpi ŝin kaj ŝi unue devis iri al la domo de siaj gepatroj. Koncepcio pro la ĉagreno ne povis doni patrinan lakton al Manuelo, kaj en tiu epoko la situacio estis malfacila ĉar nur la du fratinoj estis kun beboj kaj Koncepcio rifuzis permesi al sia fratino doni mamlakton al Manuelo. La sinjoro Petro finfine pro kompato donis bovinan lakton ĉiutage al la infano. Pro tiu gentileco Johano kaj Koncepcio decidis ke Petro estula baptopatro de sia unua filo.


IIIaParto

En tiu tempo Karlo decidis enamigi Sofion, post kelkaj malsukcesaj provoj li decidis konviki al ŝiaj gepatroj; li falĉi herbojn en la montaro kaj alportis ĝin al bovejo de la dezirata bopatro, li draŝis tritikon kaj donis al la dezirata bopatrino. Kiam li decidis peti Sofion kiel edzino ambaŭ sofio gepatroj neis, argumentante ke ŝi ankoraŭ estas tro juna, ke li estas malserioza laborulo ktp...Post tiam Karlo provis denove konviki al Sofio direkte.

  • Belega Sofio, kiel vi fartas? Ĉu vi iras al la kamparo frumatene?. Diris Manuelo.
  • Jes, kompreneble, ĉiuj iras frumatene al la kamparo por ne resti dum la tagmezo sub la suno. Vi devus iri ĉar viaj gepatroj ankaŭ laboras kaj vi devas helpi ilin. Diris Sofio.
  • Kompreneble!, mi iras, ĉu mi ne ankoraŭ diris al vi ke vi estas tre bela?. Demandis Manuelo.
  • Ho! mi ne povas kalkuli kiom da fojoj vi diris al mi tion. Respondis Sofio.
  • Do, kial vi ne kunsentas ke mi estu via frianĉo?. Diris Manuelo.
  • Ĉar vi estas mallaborema kaj mi bezonas bonan frianĉon por poste mi bone edziniĝi. Diris iom malkonforta Sofio.
  • Sed, mi helpas al viaj gepatroj kaj kaj...
  • Kaj kaj... Vi faras tion nur por konviki SED vi ne faras tion pro amo al la laboro. Diris Sofio.
  • Do, por mi sufiĉas pro amo al vi. Konkludis Karlo.
  • Laboru! Laboru! kaj poste mi vidos. Diris Sofio.
  • Jes, mia karulino! Mi atingos vian koron!. Tiel adiaŭis Manuelo al Sofio.

Je la morgaŭa frumateno, la sinjorino Paŭlino pasis fronte al la domo de la gepatroj de Sofio kaj abrupte eliris de la arbusteto Karlo, ŝangigante ke anstataŭ aperi el la arbuteto li eliris de la apuda fenestro. Sen pantalonoj kaj kun fripona vizaĝo li piediris al sia hejmo ĉar lia plano jam ekkomencis. Kiel okazas en malgranda vilaĝo, la murmuroj aperis kaj en la buŝo de ĉiuj Sofio jam ne estas virga. La gepatroj tute hontintaj pro tio demandis milfoje al Sofio ĉu ili vere enlitiĝis kune, la ĉiama respondo de ŝi estis ne. Do, familio kun malmolaj kondutoj decidis trudi al ambaŭ la edzigon ĉar nenia viro edziĝos volonte kun ne-virga fraŭlino.


IVaParto

Dummultaj jaroj la sinjoro Tomaso estris sian familion kiel la perfektavirinkrimulo, semis teruron en sia familio senhonte kaj la plejmalgaja rezulto estis ke ĉiuj el ili kaj la vilaĝo entute estis kunkulpaj. Kiam liaj filoj estis plenkreskuloj, ĉiuj edziĝis kaj foriris de lia hejmo, tio faris ke la fia konduto de Tomaso kontraŭ Franciskino plioftiĝis. Li ordonis multfoje al ŝi iri al la montaro dum pluvega tempesto kaj serĉi la bovinaron kiu pro teruro disiĝistra la montaro. Iufoje li tute kolere fordomigis ŝin kaj ordonis alŝi iri al la montaro, ŝi petegis al li lasi ŝin hejme ĉar ŝia gripo kun la pluvo sendube mortigos ŝin, frapante ŝin ambaŭ iris kune al montaro, post kelkaj horoj nokte alvenis nur Tomaso, morgaŭ matene li petis al kelkaj najbaraj viroj helpi al li serĉi lian edzinon ĉar laŭ li ŝi perdiĝis en la montaro. Post kelkaj horoj Sebastiano trovis la sen vivan korpon de Franciskino. Multaj el ilipensis ke Tomaso mortigis ŝin tamen nenia pruvobjekto estis trovita.


Va Parto

FranciskoPaskualo estis maljuna homo, li havis kvar filojn kun sia unua edzino Veroniko, sed je la adolesko de sia lasta filo li denove edziĝis kunjuna virino Veroniko, kun ŝi havis nur unu filineton nomita kiel la patrino, ŝi estis nur tri jaroj pliaĝa ol la unua nepino de la sinjoro Francisko. Tiu unua nepino nomiĝis Terezo, ŝi estis filino de lia dua filo Francisko la Dua.

La sinjorino Juliino estis la edzino de Francisko la Dua, ŝi estisfilino de Mario La Maljuna kaj fratino de Mario La Juna. Juliino havis kvar ge-filoj: Terezo, Ferdinando, Pasio kaj Arciolindino. Ŝi estis sinjorino tre bonkora kaj estimata de ĉiuj.

Franciskola Dua kiel ĉiuj viraj samlandanoj elmigris for de sia patrujo portrovi sufiĉajn rimedojn bezonataj por subteni la familion. Li kunsiaj fratoj elmigris al Sudafriko kaj laboris en multaj komercaj agoj. Dume lia edzino kiel ĉiuj virinoj samlandaj laboris kampare.

Postkelkaj monatoj alvenis al tiu vilaĝeto viro, li nomiĝis Marko,laboris li kiel multaj homoj en la bienetoj de la Francisko la Dua.Iuvespere post longa laboro parto de la laborteamo restis kaj embriiĝis multe. Dum tiu situacio Floro kaj Tulipo trovis la okazon por influi en la menso de Juliino.

  • Juliino kara, vi scias ke ni estas tre bonaj amikino viaj, vi ne devas atendi tro la neniamajn leterojn de Franciscoj. Diris Floro.
  • Ja, Floro pravas, ĉiam la edzoj deziras ke ni atendu ilin sed ni suferas multe senkiale. Aldonis Tulipo.
  • Ja, sed via propono estas tute malhonesta. Diris Juliino.
  • Vi malpravas, estas nur unu nokto, via edzo ne scios, kaj vi jam vidis al Marko, li estas alta kaj tre alloga... Argumentis Floro.
  • Do, se vi deziras kokri vian edzon pere de li, por mi, vi rajtas. Diris Juliino.
  • Ne kara, por li, vi estas la plej belaj el la virinoj. Diris Tulipo.
  • Lasu min trankvile amikinoj! Mi devas suferi sole la foreston de mia edzo! Diris Juliino.

Postmulte da interŝanĝoj Marko amoris kun Juliino kaj kiam ŝi rimarkis ke kelkaj vilaĝanoj suspektis ke ŝi amrilatas kun Marko ŝi tuj maldungigis lin. Finfine la amoranto foriris de la vilaĝo kaj nenia sciis pri li. Bedaŭrinde ŝi gravediĝis kaj ĉiuj scii pri ŝia kokraĵo kaj Miguelo frato de Francisko la Dua alvenis el Sudafrikokaj rimarkis ke ŝia bofratino estas graveda, tuj li telefonis al ŝiafrato kaj sciigis al li pri tiu senhonta afero. Kiam alvenisFrancisko la Dua al la insulo la situacio tuj malfaciliĝis kaj dumpluraj tagoj kaj noktoj la ĉagreno de Francisko transformiĝis enkverelo, bato kaj kolero. Ferdinando tiutempe naŭjaris kaj sia patrobatis lin ĉar kiel la unika viro en la domo li devis gardi lafamilion.

Postrikolto de terpomoj Francisko ordonis ke Juliino levu la manĝaĵojn for de la domo por doni ĝi al iliaj dungitoj, Juliino klopodis persvadi al sia edzo ke ŝi jam ne taŭgas levi ĝin ĉar sia gravediĝo estas preskaŭ finita kaj sia ventro grandiĝis tro. Francisko diris ke tio ne estas lia problemo kaj tuj iru.

Juliinopene levis la mangaĵojn sed kiam ŝi prenis la lastan keston kajdecidis subiri la ŝtuparon ŝi falis, oni levis ŝin al hospitalo kaj post kelkaj horoj ŝi akuŝis bebon mortan, pro sangoverŝo ŝi poste mortis.

Dumla entombigo multaj vilaĝanoj klaĉis inter si kaj oni diris ke lamorto de Juliino estas kulpo de Francisko la Dua, post kelkaj tagoj la afero transformiĝis en eminanta linĉan kampanjo kaj li devis forkuri de la vilaĝo, li donis al sia grava amiko Paŭlo la gardon de siaj ge-infanoj.

KelkefojeFrancisko elsudafrike sendis monon, tamen la vidpunkto de Paŭlo estas alia, prenis la liaj ge-infanoj kaj trudis al ili labori la grundojn de Francisko la Dua kaj de liaj propraj. La triktiko estis farumitaj kaj faritaj panon, kvar panoj, unu por la ge-infanoj kaj tri por Paŭlo kaj sia familio, la ge-filoj de Francisko suferis multe kajneniu familiano helpis ilin.

VIa Parto

Kiam mia patro estis 13jara sia onklo Manuelo portis lin al Angolo(Afriko). Tiam mia patrino estis 10jara kaj kiel ĉiu infano apenaŭmemoris pri li. Jaroj poste, je la fino de la adolesko mia patrinofariĝis bonega amikino de la du plej junaj fratinoj de mia patro kaj kiam mia patro militservis en Angolo (ĉar tiam Angolo estis parto dePortugalujo) la du fratinoj de mia patro konsiliis al mia patrino sendi leterojn al li, ĉar dume multaj kompatriotoj militservis for de la familio aperis la kutimo de “bopatrino de milito”, per tio junaj virinoj sendis al tiuj viroj leterojn kuraĝante kaj doni amikecon por ke ili bone daŭrigu sian patriotan oferon.

Mia patrino malĝojis jela infaneco ĉar mia avo loĝis multajn jarojn en Venezuelo kaj miaavino suferis mensan malsanon, ĉiam kiam mia avino freneze kriegis al mia patrino kaj eĉ ŝi pensis ke mia patrino estis sia fratino (ŝajnas ke kiam mia avo aperis en la vilaĝo li enamigis al la fratino de mia avino, tiu sinjorino estis edzino de alia viro kiu tiam laboris en Sudafriko, dankon al tio ŝi gravediĝis kaj estis la“putino” de la vilaĝo), mia avino enamiĝis je mia avo ekde la unua rigardo kaj dume li enamiĝis je la fratino de mia avino ŝiluktis pro la amo de mia avo. Antaŭ ke la gravediĝo estis evidenta tiu sinjorino finigis sian amrilaton kun mia avo ĉar “ŝi havas edzon” kaj pro miksaĵo da hormonoj kaj seksa persekutado de mia avino, do, mia avo kiel virbesto enlitiĝis kun ŝi. La rezulto estaske mia du onkloj havas nur mallongan monantdistancon kaj kiam miapatrino adoleskis mia avino tuj mense ligis mian patrinon kun sianfratinon.

Tial post kelkaj leteraj interŝanĝoj, mia patro edz-petis al mia patrino kaj mia patrino tute freneze diris JES!. Kiam mia patrino informis al mia avo pri sia edz-deziro, mia avo diris ke ŝi estas jam plenaĝa kaj ŝi mem devas decidi sian propran vivon, sed li pensas ke tiu familio estis tute tragika, la viroj frapis multe siajn edzinojn kaj mia patro estis orfo je la infanaĝo kaj pro tio li devus suferi pro sentaj mankoj.

Malgraŭ tio, mia patrino tute naive enŝipiĝis al Angolo kaj kiam surterigis mia patrino atendis dum kelkaj minutoj, pasis preskaŭ unu horo, aperis barba kaj malpura viro kiu ridetis kiam li vidis ŝin. Ŝi evidente maltrakviliĝis:

- Kial diable tiu malsanulo ridetas kaj vidas min?.

Post du minutoj li alproksimiĝis al mia patrino kaj diris:

- Saluton Lumo, mi estas Ferdinando.

Mia patrino preskaŭ falis surplanken kaj pensis:

- Mia Dio, mi venis al stranga lando por edzinigi al sovaĝulo?. En Luando (ĉefurbo de Angolo) mia patro prezentis mian patrinon al kelkaj ge-amikoj kaj la ontaj ge-bopatrinoj de ilia onta ge-edziĝo.

Post kelkaj tagoj miajge-patroj edziĝis kaj translokiĝis for de la ĉefurbo. Tiam miapatro havis grandegan bienon kaj apud de ĝi estis la bieno de la onklo Manuelo. Tiu onklo ekde la komenco malŝatis la ideon ke mia patro havas edzinon, ŝajnas intermikso de patra ĵaluzo kaj perdo de la ĉiuhora kun amiko. Malgraŭ tio mia patrino jam suferis pli en Madejro kaj ĉiam zorgis atenti lin kiel grava familiano.

Laŭ mia patrino, kiam ŝikonis la bienon ŝi estis tute ŝokita, trovis ŝi preskaŭ senfinan bienon kaj malbelan domaĉon. Mia patrino rigardis grandan truon en la pordon kaj mia patro tuj rakontis mia patro tute gaje ke kiam li estis adoleska dum la sankta ĵaŭdo sia onklo ordonis planti papajan arbeton ĉe la domaĉo, mia patro kontraŭis al sia onklo dirante ke dum sankta semajno oni ne devas labori, ambaŭ kverelis kaj sia onklo frapis tiel forte la pordon ke la pordo truiĝis, mia patro diris keli ne aranĝis la pordon por ke ĝi restos kiel memorigaĵo.

Mia patrino rakontis ke unufoje la bienaj dungitoj invitis al ili partopreni en triba festeto, por ŝi ĝi estis tute ekzotika sperto, la dancoj, kantojkaj manĝaĵoj estis vere mirindaj, mia patrino ŝatis multe laternuksitan kokidaĵon. Mia patrino ankaŭ rakontis ke kiam mia patrodonacis t-ĉemizon al dungito li tuj surmetis ĝin al sia korpo senforlasi la antaŭan, mia patro ĉiam diris ke oni devas formeti la malpuran vestaĵon kaj surmeti la novan kaj puran, la dungitoj ĉiam respondis ke kiam oni ricevas vestaĵon ĝi devas por ĉiam resti surhaŭte.

Tiutempe la onklo Manuelo estis arestita, li mortigis al nigrulo ĉar tiu homo rabis lin en la bieno, la juĝisto decidis pardoni la delikton ĉar tiu rilatas priŝtelo en bieno sed avertis al Manuelo ke tiu ne plu devas okazi najbaro kiu multfoje deziris aĉeti la bieno de li decidis mortigi alian nigrulon kaj detrui lian kapon en la bieno de la onklo de mia patro kaj lasis ĝin, kompreneble, li zorgis ke la polico trovu la mortigiton kaj Manuelo estis arestita ne nur pro mortigado sed ankaŭ fi-uzi la korpon. Manuelo daŭris kelkajn monatojn en la malliberejo kaj dum la vojaĝo al alia malliberejo li petis halti por orini, ili estis proksime al ĉevojohalteja restorancio kaj kondukis lin al necesejo. La onklo Manuelo tuj rompiĝis la fenestron senbrue kaj forkuris. Dum kelkaj monatoj li iris de arbaro al kamparo, helpis al kamparanoj porti la pom-sakojn, ananas-sakojn ktp kaj li ricevis nutraĵojn kaj iom da mono. Li porfuŝis al Namibio kaj foriris al Sudafriko.

Ankaŭ diris mia patrinoke la kamparanaj nigrulinoj akutimiĝis uzi la grason de la lakto porglatigi siajn nigrajn harojn, pro la varmo kaj longa daŭro onifacile povis scii kiam iu el ili estas mallonge je ni.

Kiel infano sen patrinomia patro multefoje lasis mian patrino sola en la bieno, li iris kunsiaj amikoj por “casi”. Iufoje daŭris preskaŭ du semajnoj forde la bieno kaj sen kontaktado. Poste mia patrino gravediĝis kaj naskiĝisJohano Ferdinando kaj post unu jaro ili devis elmigri al la ĉefurboĉar la porsendependigaj geriloj estis proksime al la bieno kaj tieestis malsekura. Dum tiu tempo mia patrino amikiĝi kun nigrulino, eĉmi daŭris korespondadon kun ŝi dum multaj jaroj, ŝajnas ke ŝihavis du ge-filoj, la filino ĉiam diris al sia patrino: Ho!, mideziras havi alian fraton sed saman kiel la infano Johano Ferdinando. Kaj ŝia patrino respondis: mi ne povas karulino ĉar por fari saman infanon la sinjorino Lumo devus pruntedoni sian edzon al mi, kaj la sinjorino Lumo ne volus tion.

Post kelkaj monatoj laporsendependigaj geriloj estis preskaŭ en la tuta lando, ili bruligisbienojn, mortigis farmistoj kaj kunlaborantoj (ĉar laŭ ili lanigruloj kiuj laboris kun blankuloj estas perfidaj), faris multajn kruelajn abobinaĵojn. Mia patrino aŭdis ke baldaŭ ili atakos laĉefurbon, mia patro mokis pri tio kaj diris ke en ĉefurbo estasne-ebla ĉar ekzistas multajn militdomojn kaj fortan militaron. Dumkelkaj tagoj mia patro denove malaperis sed tiutempe kun maldekstra portugalo, pro tio multaj najbaroj pensis ke mia patro estis favore al la geriloj.

Sed post kelkaj jaroj,oni sciis ke kiam mia patro militservis kaj estis en la arbaro luktante kontraŭ la gerilo, li trovis tiun portugalon, laŭ la ordono oni devos tuj pafi lin, sed la portugalo kriis kaj diris: ne pafu mi estas portugalo! Kaj mia patro lasis lin foriri tra la arbaro.Kaj antaŭ mia familio foriri de la bieno, la gerilo kaptis al miapatro ĉar kompreneble mia patro estis propietulo de bieno kaj laordono estis pafi lin kaj ŝteli monon kaj bovinojn de la bieno,dankon al Dio tiu portugalo estis la ĉefulo de tiu geril-grupeto kajli rememoris la pasintan okazaĵon kaj diris al mia patro: Dankon alvia kompatindeco vi hodiaŭ estas viva, ĉar vi savis mian vivon hodiaŭ mi savas la vian.

Iufoje kiam mia patrino iris por aĉeti laktobotelon por nia frato la geriloj eniris en la urbo. La pafada bruo estis grandegan, mia patrino devis kaŝiĝi en la necesejo de ŝuejo kune kun kelkaj klientoj kaj la propietuloj ĝis lanoktomezo, mia patrino ĉiam pensis pri sia infano kaj kiam la pafadohaltis mia patrino eliris, mia patrino piediris sur multaj korpoj, kelkaj personoj ankoraŭ vivis kaj ploretis ĝis morti kaj patrino estis tute ŝokita, ŝi iris al la apartamento kaj trovis amikinon kun la bebon tute kaŝitaj, ŝi estis ankaŭ ŝokita, poste aperis mia patro kaj ĉiuj prenis malmultajn maĝaĵojn kaj foriris en la aŭto, unue silente, kaj kiam ili sentis sin pli sekura iris kiel rapidi kiel ili povis. Sonis kelkaj pafaĵoj. Dum tiu tempo ili iris al la Namibia limo kaj devis kaŝi en la arbustoj la aŭton kaj resti ĝis la nokto. Dum la vojaĝo trovis kelkajn personojn en la sama situacio kaj kelkajn portugalan militgrupojn kiuj decidis helpi ilin dum la elmigrado. Dum la vojaĝo granda parto de la manĝaĵo difektiĝis ĉar al ĝi oni verŝis senvole bezinon, la akvo malsufiĉis kaj la infanoj ploris multe. Iu akompanantino diris:Mi deziras esti kiel mia bebo, li nur ploras pro malsato sed li nekonscias pri la danĝero kiun ni suferas.

La geriloj estis pli fortaj, ĉar sovetaunio donis multajn armilojn al ili kaj Fidel Castro donis homojn por lukti kune kontraŭ la portugalan imperiismon. Tiutempe la mizero estis sendube en Angolo kaj Monzambiko sed la fortostreĉo estis en Madejro kaj Portugalo. Oni aŭdis al kelkaj dizertintoj, oni rimarkis la hispanan lingvon kaj unue oni pensis ke ili estas hispanoj poste ili komprenis ke ili estis kubanoj, kiuj estis tute sokitaj pro la krueleco de la masakroj kiujn faris la liberigontoj.

Miaj gepatroj alvenis alla limo, namibia militistoj ricevis la forfuŝantojn: Ĉu vi parolasla anglan? En kio vi profesias?. La personoj kiuj parolis angle aŭhavis karieron la registaro de Sudafriko (nuntempe Namibio estisparto de Sudafriko) ricevis afable kaj restis en la landokiel leĝaj elmigrintoj. La aliaj restis dum kelkaj monatoj enrifuĝejo. Miaj ge-patroj kiel kamparanoj restis dum tri monatoj enrifugejo manĝante sardinon, panon kaj dolĉan nedistingeblanmanĝajojn. Komence multaj homoj rifuzis banis sin en banejo ĉar oniscias ke la registaro estas german-devenaj kaj oni timis ke ili estunaziistoj, oni aŭdis pri la naziaj eksterminejoj...

La plej junaj fratinoj demia patro loĝis en Sudafriko kaj de tempo al tempo iris al la rifuĝejo kaj tra la dratkloŝo donis al ili nutraĵojn. En iu nokto miaj ge-patroj kun mia frato forkuris de la malliberejo tra ladratkloŝo kiun ili difektiĝis.

Dum kelkaj monatoj ili restis en Sudafriko sed najbaroj denuncis ili kaj estis deportitaj al Madejro.


VIIa parto.

Mia familio loĝis dumkelkaj monatoj en la domo de mia avo Johano, mia patro aĉetiskapridojn kaj enmetis ilin en la bredejo, tio malplaĉis al mia avokaj post kelkaj problemoj mia patro decidis vojaĝi al Venezuelo, ĉaren tiu lando loĝas Terezo kun sia edzo kaj sia nova familio, loĝisankoraŭ la frato de Lumo.

En 1978 alvenis alKarakaso kaj loĝis en la domo de Terezo, ŝia edzo laboris en laMerkato de Koĉe kaj faciligis la endungiĝo de mia patro. Postkelkaj monatoj mia patrino maltrakviliĝis ĉar mia avino denovekverelas kun ŝi kaj mia patro neniam sendas leteron. Mia avoadvertis al mia patrino ke ŝi tuj faru ion ĉar viro for de siafamilio tuj trovos novan edzinon. Mia patrino alvokis al Terezo kajpasis kelkajn tagon kaj mia patro luis apatamenton kaj aĉetisflugbiletojn por mia patrino kaj fileton.

En majo 1980 mi naskiĝiskaj post unu jaro naskiĝis mia frato Filipo. Post du jaroj onitranslokiĝis al Ĉarajave (urbeto proksima al Karakaso) ĉar laŭonidiroj la merkato de Koĉe translokiĝos tien, ĉar la ĉefurbo nepovas subteni tro da trafiko de ŝarĝokamionoj.

Finfine, neniam laMerkato ŝanĝis kaj ni lernis kaj grandigis en tiu urbeto.


(Daŭringonta)

No comments: