Entradas populares

Saturday, June 11, 2011

Originoj kaj Komencoj de Esperanto en Venezuelo


Originoj kaj Komencoj de Esperanto en Venezuelo

Aŭtoro: Lino Moulines

La unua titolo proponita de la sinjoro Bachrich estis 60jariĝo de Esperanto en Venezuelo. Sed mi ne kredas ke 60 jarojn de Esperanto en Venezuelo oni povas resumi por 15 aŭ 20 minutoj kiujn mi uzos por tiu ĉi prelego.


Mi faris kelkajn esplorojn kaj mi trovis ke iu sinjoro Chamard (?), kiu skribis en karakasa ĵurnalo nomita El Constitucional. Dum tiu tempo jam ŝtatregis Juan Vicente Gómez. Je la unuaj semanoj de la jaro 1908. Mi havas la ideon -sed mi ne havas certecon- ke tiu El Constitucional estis tiel grava ol la nuntempa ĵurnalo El Universal, la plej grava, la plej paĝohava, la ĵurnalo kiu havas pli da paperojn. La s-ro Chamard havis rubrikon nomita El Esperanto, kiuj havis subtitolojn laŭ la temoj kiujn ĝi montris. Tiu rubriko aperis ĉiusemajne kaj estis tre simila ol tiu publikigita en El Universal ekde la mezo de la jaro 1959 ĝi la fino de la 1960a, ĉiumerkrede, ĝi estis titolita Esperanto kaj en ĝi aperis informojn pri la esperanta agado internacia kaj karakasa.


(La sinjoro Manzano intervenis: Mi kredas ke vi forgesis alian etapon. Dum la jaroj 1947 ĝis 1948 la S-ro Benito Losada faris kelkajn publikigaĵojn ĉiusemajnajn en El Universal).


Moulines: - Mi nur diras ke la rubriko de tiu sinjoro estis simila ol mia rubriko, ĉiusemajne aperis en ĝi novaĵoj. Ili ne estis artikoloj ĉar mi estas tre modesta. Mi havis tiun rubrikon dum du jaroj kaj tiu s-ro Chamad havis ĝin ekde 1908 ĝis multaj jaroj poste. Krom je la jaro 1908 li havis fortan polemikon kun fama karakasa verkisto de tiu tempo nomita Semprún, ĉar tiu s-ro atakis forte, erare, violente kaj maljuste al Esperanto, kaj la s-ro Chamard respondis al li tre bone argumentinte, ĉar li diris al li ke li estas tre bona persono, tre bona doktoro sed pri lingvistikaj aferoj li estas preskaŭ malsaĝa.


Dum tiu tempo aperis profesoro kaj filologo nomita Manuel M. Villalobos. Tiu s-ro faris multajn prelegojn en la Lernejo Andrés Bello, tiutempe ĝi estis fama kultura centro. Eĉ li surprizigis la homojn kiuj ĉeestis en liaj prelegoj pri Esperanto, ĉar post lia prelego hispane parolita sekvis la sama prelego en la esperanta, sen notoj kaj skizo. Pri tiu s-ro Manuel M. Villalobos oni diris ke li parolis dek unu lingvojn. Sed ne kiel profesoro Mosonyi (Stefano Emilio) kompreneble...

Poste, dum 1912, aperis s-ro Andrés J. Vigas, laŭ mi li estas la homo kiu plej laboris por esperanto en Venezuelo, li dediĉis pli da homhoroj aktive kaj mistike por Esperanto. Li estis la redaktoro kaj ĉef-responsulo de la unua ĵurnalo esperanta en Venezuelo, ĝi nomiĝis La Verda Stelo. Ĝi komencis je la jaro 1912 ĝis januaro 1913, aperis nur sep eldonoj. La administranto estis lia frato J.R. Vigas kaj ĝi havis siajn administrejon kaj redakcejon en la Avenuo Sur nº 3 (mi ne scias kie ĉar ekzistas multaj avenuoj kaj stratoj...). En tiu ĵurnalo partoprenis ofte la pastro Marcelo Maldonado, kiu estis nacia delegito en UEA. Eĉ li skribis kaj publikigis vortaron espanta-hispanan, ĝi ricevis hispane la strangan nomon Esperanto en du vortoj (El Esperanto en dos palabras)


La Verda Stelo publikigis multajn tradukaĵojn al Esperanto de latinoamerikaj verkistoj. Kiel tradukistoj estis la du fratoj Vigas, la pastro Maldonado kaj J. Alva

rez. Eĉ kunlaboris iu doktoro pri leĝoj nomita J. De D. Méndez kaj Mendoza (li devus havis la nomon Juan de Dios), kiu estis membro de la Internacia E-Asocio de Ĵuristoj kaj ĝia delegito en Venezuelo, li ankaŭ tradukis kelkajn latinoamerikajn verkaĵojn.


Tiu ĵurnalo estis presita en la presejo El Cojo. Mi havas la ideon ke Vigas rilatas iumaniere kun la presejo El Cojo, kie ankaŭ estis presita El Cojo Ilustrado, laŭ mia scio ĝi estis la plej grava kultura revuo en Venezuelo.


Samtempe komencis e-grupo en Porlamar, ĉefurbo de Margari

ta (la plej granda insulo de Venezuelo). La ĉefa gravulo de tiu grupo estis Eleuterio Eleuterio Rosario Campos, kiun mi konis persone. Li loĝis Porlamar, proksime al Bermúdez y Cia., kaj li havis malgrandan presejon nomita El Sol. Kaj dum tiuj tempoj 1912, li publikigis la semajnan ĵurnalon nomita El Sol. Tiu homo neniam foriris de tiu insulo. Je la 5a de aŭgusto 1912 skribis leteron por La Verda Stelo kiun mi nun legos en Esperanto:

Porlamar, la 5an de Aŭgusto de 1912

S-ro. Andrés I. Vigas,

Redaktoro de La Verda Stelo,

Karakaso.


Kara sinjoro:


Mi vin sciigas ke la unuan de la nuna monato okazis ĉe la presejo de “El Sol” solenan kunsidon de la grupo Amatoroj de Esperano por la instalo de la nova estraro, nome:


Prezidanto: La subskribanto (Eleuterio Rosario Campos)

Vicprezidanto: José Augusto de León

Kasisto: José Santos Rosario

Sekretario: Fernando Rivas

Bibliotekisto: Miguel Rosario


Deklamis Esperante kaj hispane la lernejaj infanoj Víctor Lucas Mujica, Miguel Antonio Malavé kaj Sergio Nicolás Díaz, kaj kungrupanoj José S. Rosario, Jesús S. Aristimuño, Liberato H. Díaz kaj Jesús R. Fermín. Fraŭlino Dora Díaz, per dolĉa kaj anĝela voĉo, deklamis la belan poezion “La Hirundoj”, el Morin, kiun via gazeto publikigis sur la unua numero, kaj per ama emocio ankaŭ diris la deventradukon de la sentvorta Becquer. Parolis hispane la kungrupanoj Miguel Rosario kaj la prezidanto.


La festo estis bela kaj agrabla. En ĝi partoprenis harmonia muziko kaj la ĉeestantoj estis regalitaj per sukeraĵoj kaj malvarmigitaj trinkaĵoj.


Mi gratulas vin pro la apero de via gazeto al kiu mi deziras tre longan vivadon. La grupo kunvenas ĉiumerkrede nokte por lerni la lingvon, kaj la prezidanto instruas geinfanojn ĉe kelke da publikaj lernejoj.


Kun samideanaj salutoj premas vian manon kaj restas via humila servanto,

Eleuterio Rosario Campos.


Grava okazaĵo estas ke je la 5a eldono (novembro 1912) aperis kopio de letero skribita de Zamenhof por la pastro Maldonado.


Nun mi rakontos al vi memoraĵon kiam mi vizitis al la insulo Margarita kaj mi konatiĝis kun Eleuterio Rosario. Mi iris kun mia edzino kaj mia filo, ambaŭ komprenis esperanton. Kiam mi alvenis al Porlamar, pri kie mi havis malklaran ideon ke ekzistis esperantisto kaj mi demandis kaj mi demandis pri li. Iu akompanis al ni ĝis la presejo El Sol. Tie iu diris al Eleuterio Rosario: Nu, surstrate estas esperanta familio kiuj deziras paroli kun vi! Do, ni eniris kaj oni aŭdis voĉon dirantan: Antaŭen, Antaŭen samideanoj!. Dum nia ĉeesto ni nur parolis esperante kaj fine li diris al mi: -Mi jam povas morti, vi ne kredos je mi, sed ĝis nun mi neniam havis konversacion esperantan kun homo kiu ne estas de tiu ĉi insulo.


Li montris al mi poŝtkartan kolekton tiuj alvenis el la tuta mondo, kaj estis pli malpli 4000 aŭ 5000 poŝtkartoj, mirinde organiziitaj. Kaj en libro li havis organiziigitan esperantistarliston laŭ la lando, nomoj kaj profesioj. Estus interese scii pri tiu materialoj, por la venonta muzeo de Esperanto en Venezuelo.


Nun mi pritraktos la e-grupon de Maturino. Samtempe al e-grupo en Margarita aperis en Maturin e-grupo. Ĝi estas arigita fudamente de la familio Losada. Benito Losada Soca (Azócar), kiu estis la prezidanto de nia asocio post la jaro 1948, kaj lia frato, kiu estis instruisto nomita Félix Angel Losada. Li enmeritiĝis jam de longe de sia profesio kaj translokiĝis al Cumaná, kie li mortis.


Mi volas komenti: Dum tiu tempo ekzistis multaj bonrilatoj kun Kolombio. Tiam aperis kolombia revuo nomita Kolombia Stelo kaj ĝi estis oficiala publikigaĵo de Esperantista Unuiĝo. En ĝi partoprenis José F. González kiu estis delegito en UEA tiam ekzistis multaj rilatoj inter Karakaso kaj Bogoto.


Por konkludi mi deziras paroli pri du homoj: la unua mi konis persone; Manolo García Maldonado, li estis filo de la urbo Pampatar kaj mortis tie, kiu estis, se ne la direktoro almenaŭ la amuzisto de El Cojo Ilustrado, tiu grava revuo, li estas amuze skribis kaj eĉ en lia propra vivo, kaj ĉiam kiam ni rekontiĝis li ŝercis pri siaj malsanoj kaj diris: Nu, Moulines, mi nuntempe havas dek unu malsanojn. Mi iros al Pampatar. Se aperus aldonan malsanon mi ne scius ĉu mi revenus. Kaj tiel okazis. Iufoja vojaĝo li sentis sin tre malsane kaj apenaŭ li povis alveni al Pampatar, kie li estas entombigita. Li estis la patro de... García Maldonado, la teatra artisto. Kaj li havis fraton, Alejandro, kiu estis verkisto, li ankaŭ jam mortis. Ankaŭ li havis alian fraton nomita Leopoldo García Maldonado, kiu estis rektoro de la Universitato de Karakaso.


Krome mi volas mencii al la familio Ovalles, ili estis tre gravaj ĉar unu el ili, la onklo de Caupolicano Ovalles, tiu s-ro havas la plej gravan kaj bonan bibliotekon kaj hemerotekon pri venezuela literaturo el nia lando. Li havis fratinon, laŭvorte diris Caupolicano, ŝi nomiĝis Paulina, kaj ŝajnas ke, ŝi estis la unua esperantistino en Venezuelo.


Mia esploro estas malgranda sed pere de ĝi oni povus ek-skribi la historion de la movado en Venezuelo.


Lino Moulines.


Prelego farita de la sinjoro Lino Moulines je la 24a de septembro 1974 en la Biblioteko Paul Harris.


(laŭlitere skribita kaj post kelkaj jardekoj esperantigita de Ricardo Coutinho el la hispana)


Bibliografio laŭ Vikipedio



Lino Moulines


Lino (aŭ Linus) MOULINES estis venezuela esperantisto. Li naskiĝis la 23-an de septembro 1913 en Katalunio, Hispanio. Kiel 10-jara infano li mem eklernis esperanton el franclingva libreto eldonita de Hachette. Tri jarojn poste li ellernis la lingvon en Tarrasa.

Li fariĝis membro de la Laborista Partio de Maksista Unuiĝo, POUM. Dum la Hispana Intercivitana Milito, de julio 1936 ĝis la 10-a de februaro 1939, li loĝis en Barcelono kie li laboris ĉe la Populara Enciklopedia Ateneo.

Post la fino de la milito, li ekziliĝis al Francio kaj poste al Germanio, kie li ekziĝis kun la ankaŭ ano de la partio kaj esperantisto Otília Castellví.[1]

Fine de aŭgusto 1946 ili alvenis al Venezuelo tra Brazilo. Du jarojn poste, kune kun César Manzano, Manuel Nebra-Val kaj aliaj, li ree fondas Venezuelan Esperanto-Asocion kaj fariĝis ĝia ĝenerala sekretario. Dum multaj jaroj li estis peranto de UEA kaj de SAT. Li gvidis multajn e-kursojn precipe en sia Librejo "Librería Politécnica".[2]

Li revenis al Hispanio en 1996 kaj mortis en aprilo de 2000.

Otília Castellví: "De las checas de Barcelona a la Alemania nazi", Ed. Acantilado, 2009, recenzata en: [1]

  1. Fonto: Liba kaj Floreal Gabalda, "Kroniko de Venezuela Esperanto-Asocio". Karakaso, 70-A Datreveno de la Fondiĝo de la Asocio kaj la Unua Venezuela Esperantista Rekontiĝo en la jaro 1982-a. Metia libro farita mane per Floreal kaj Liba Gabalda, poste donacita al Venezuela Esperanto-Asocio.


No comments: