Entradas populares

Thursday, June 30, 2011

66-A UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO

66-A UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO

BRAZILO, JULIO 1981

RAPORTO DE VENEZUELA ESPERANTO-ASOCIO


Prezentita de: prof. Jorge C. Mosonyi


Venezuela Esperanto-Asocio ege ĝojas pro tio ke fine okazas Universala Kongreso en Latinoamerika lando. Tiu fakto signifas ke la monda esperanto-movado atingis novan ŝtupon en sia konstanta maturiĝo. Samtempe la ĉeesto de gesamideanoj el la tuta mondo efikos sendube kiel stimulo al la fortiĝo de la landaj movadoj en nia Kontinento, kiuj nuntempe estas relative malfortaj, escepte de la Brazila. Ĉar unu el la ĉefaj celoj de la Kongreso estas la konatiĝo inter la diversaj asocioj, kaj la diskonigo de iliaj respektivaj atingoj kaj projektoj, mi deziras komuniki al vi la jenan mallongan raporton koncernantan nian landon.


La Venezuela Esperanto-movado ekzistas jam de preskaŭ sepdek jaroj, kiel vi eble scias. Tamem, dum preskaŭ tuta sia historio, ĝi konsistis nur el izolaj grupetoj de interesuloj, kiuj en sukcesis, pro diversaj kialoj, disvastigi la lingvon nek sufiĉe altiri la publikan atenton al sia agado.


Feliĉe la kondiĉoj ŝanĝiĝis iom post iom dum la lastaj ok jaroj. Nia Aoscio, en kiu enestis kelkaj elstaraj unuopaj esperantistoj, regrupiĝis kaj rekomencis sian laboradon, kiu estis preskaŭ nula dum la antaŭa jardeko. Tiel estiĝis la nova periodo de la esperantismo en Venezuelo. Sed ok jaroj estas malonga tempo por la plenumado de farendaj taskoj. Tamen, ni atingis kelkajn rezultojn, kiujn mi prezentos resume en la ĉi-subaj paragrafoj:


      1. Oni publikigis artikolojn pri esperanto en naciaj kaj lokaj ĵurnaloj. Okazis intervjuoj per radio kaj televido, kaj ankaŭ prelegoj en diversaj institucioj, precipe universitatoj kaj mezlernejoj.

      2. Ekde la jaro 1973 aperis seninterrompe dudek tri numeroj de Venezuela Stelo, la oficiala bulteno de nia Asocio.

      3. La unua Venezuela romano tradukita en Esperanton, Doña Bábara, de la fama verkisto Rómulo Gallegos, estis publikigita sub la aŭspicioj de nia Asocio en la jaro 1975.

      4. Formiĝis kelkaj esperantistaj grupoj ekster la ĉefurbo, el kiuj almenaŭ unu, tiu de Valencio, estas serioza kaj longdaŭra.

      5. La Asocio aranĝis kaj gvidis multajn esperanto-Kursojn en Caracas kaj en aliaj urboj, el kiuj estas aparte menciindaj tiuj okazintaj en universitataj medioj.

      6. Unu el la plej gravas atingaĵoj de la lastaj jaroj estas starigo de la unua oficiala unversitata kurso de Esperanto en Venezuelo. Ĝi apartenas al la studprogramo de la Fakultato pri Humanstudoj de la Centra Universitato de Venezuelo, en Caracas, kaj havas oficialan valoron kiel elektebla studobjekto. La kurso ekfunkciis en 1978, kaj multe kontribuis al la popularigo de Esperanto inter profesoroj kaj studentoj en tiu universitato, la plej grava de la lando.

      7. Ankaŭ en 1978 okazis la formala aliĝo de Venezuela Esperanto-Asocio al UEA, samtepe kun aliaj latinamerikaj landoj. Tiu fakto, aldonita al la efektiviĝo de la Unua Latinamerika Esperanto-Kongreso en Brazilo, igas nin memori tiuj jaron kiel ege gravan en la disvolviĝo de la movado en la nova Kontinento.

      8. Alia menciinda fakto estas ke Venezuela Esperanto-Asocio jam havas sidejon, ekde la pasinta jaro. Ĝi situas en la centro de la ĉefurbo, tre proksime al la Centra Universitato. Kvankam la sidejo estas apenaŭ unujara, ĝia vigliga efiko sur la movadon jam bone videbliĝas. Tiurilate sufiĉas nur mencii la formiĝon de nova kaj entuziasma junulara grupo, kies plimulto konsistas el universitataj gestudentoj.

Laŭ la informeroj entenitaj en la jena raporto, oni povas facile imagi la nunan staton de la Esperanta-movado en Venezuelo. Ĝi estas precipe ĉefurba fenomeno, kvankam ekzistas ĉiam pli da izolaj esperantistoj kaj novaj interesuloj en pluraj enladaj urboj. Unu el la plej grandaj problemoj estis ĉiam la manko de kompetentaj instruistoj. En la diversaj kursoj prepariĝas multe da gelernantoj, sed preskaŭ neniu el ili atingas la lingvoscion necesan por fariĝi instruisto. Tamen, la rezultoj de la plej lastaj kursoj -el kiuj unu estis duagrada kaj specife konversacia- igas nin esperi ke la nombro de instruistoj en la priksima estonteco signife kreskos.


Ĉio indikas ke la esperanto-Movado en Venezuelo disvolviĝos laŭ la sukeso atingota je la formado de novaj lingvo-instruistoj. La publika opinio ĝenerale estas favora al esperanto, kaj en estas serioza ekstera kontraŭstaro kiu povus ĝeni ĝian disvatiĝon. Do, la estonteco dependas de la iniciatemo kaj senlaca laboremo de la esperantistoj mem. Se ni restos vere aktivaj, ni rajtos esti optimismaj pri la perspektivoj, malgraŭ la limigiteco de niaj ĝisnunaj klopodoj.


Mi kore dankas al vi ĉiuj pro via atenta aŭskultado.



No comments: