El mia esperantista memor-arkivo
EN SOMERA MATENO
Mia
unua kaj unika renkontiĝo kun Kolomano Kalocsay okazis en Budapeŝto, en bela
mateno somera de la jaro 1975ª. Mi ne bone memoras la akcesoran parton de mia
vizito, t. e., la situon de lia kvartalo, la aspekton de lia strato, la stato
de lia domo, ĉu mi ascendis, al lia etaĝo piede aŭ lifte… La profunda impreso,
ke mi baldaŭ staros antaŭ la granda homo, nuligis mian observokapablon kaj,
efektive, mi sentis tute apartan nervozecon ĉar, se mi admiradis liajn verkojn
jam de miaj knabaj jaroj, nun prezentiĝis al mi la okazo povi premi la manon
kreintan tiom da belo en lingvo, kiun li nemezureble riĉigis kaj maturigis.
Mia
bona amiko Lajos Kapitanu anticipe aranĝis la renkonton, gvidis min, en mia
duonsomnambula stato, ĝis lia hejmp, kaj apenaŭ oni nin enkondukis en lian
skriboĉambron, jen aperis Kalocsay en persono. Mi jam konis, per fotoj de
diversaj epokoj, lian aspekton, sed tuj min impresis la energio kaj vigleco de
liaj movoj kaj gestoj kaj la speciala esprimo de lia rigardo, plena de
intelekta forto kaj de mi ne scias kia duonironia lumeto.
Mi
ne havis la intencon intervjui lin aŭ prezenti al li serion da demandoj antaŭe
preparitaj. Mi volis nur esprimi al li la admiron de humila disĉiplo al
nediskutebla majstro, same kiel mi faris iam en Kanariaj Insuloj kun alia
grandulo de nia lingvo, kun prof. Gaston Waringhien.
Nu,
Kolomano Kalocsay, post kelkaj demandoj por sinorientado rilate al mia
Esperanta Laboro, eĉ pli vigliĝis, kiam li aŭdis, ke mi estas tradukinto de Cigana
Romancaro. Ne valoras ripeti ĉi tie lian opinion pri mia traduko; mi
komprenis, ke li jam legis ĝin tre atente kaj kun vera intereso, ĉar li aludis
al diversaj partoj kaj versoj kaj komparis ilin kun la versioj hungaraj faritaj
de eminentaj tradukistoj.
Tial,
ke same en la originalo kiel en la
Esperanto versio Cigana Romancaro estas en asonancitaj
versoj, Kalocsay neeviteble tuŝis la temon de la asonanco. Li defendis kun
vervo sian konatan sintenon kontraŭ la uzo de la sonanco en la poezia tekniko,
kaj mi ne povis ne admiri la fervoron de tiu 84-jara junulo, kiu, mi estas
certa, firme verkus geniajn romancojn, se li estus serioze esplorinta la
frapajn efektojn atingeblajn (kaj facile redoneblajn en Esperanto) per la
tradicia verso-skemo asonancita hispana.
Sed
mi sentis, ke mi ne rajtas preni de nia genia poeto tro da tempo. Kiel
memoraĵon de mia vizito mi donancis al li ekzempleron de mia tiam ĵusa traduko
de Doña Bárbara, kaj li reciprokis per bela libreto entenanta faskon el
kelkaj liaj tradukitaj poemoj kaj eldonita de la Klubo de la Miniaturaj
Librokolektantoj. Ĝi estis la ekzemplero numero 242, kaj ĝia
palindromeco konfirmis sian specialan karakteron (en Hispanio, la palindromaj
numeroj laŭdire signifas bonan sorton aŭ feliĉon), ĉar mi eliris el la hejmo de
Kalocsay kun la intima kontento, ke fine mi povis plenumi unu el la iluzioj de
mia vivo: persone interparoli kun nia genia poeto.
Kelkajn
monatojn poste, la sciigo pri lia morto trafis min de diversaj flankoj:
Kapitany el Hungario, Waringhien el Francio, Haupenthal el la Germana Federala Respubliko,
Régulo Pérez el Karaniaj Insuloj informis min telefone, telegrame aŭ letere pri
lia forpaso. Kapitany aldonis ke je mia nomo, li metos floron sur lian tombon,
kion li faris siatempe, kaj kio profunde tuŝis al mi en la koron.
Sed
mi ĉiam vidas nian karan Kolomanon vigla, sprita kaj juneca en la bela mateno
somera de 1975 kaj, kvakam niaj povraj floroj jam delonge velkis sur lia lasta
ripozejo, liaj laŭroj restos eterne verdaj.
Fernando de Diego
Venezuela Stelo, Organo Oficiala de Venezuela Esperanto-Asocio, Nº
52-53 Oktobro 1992, páginas 19-20.
No comments:
Post a Comment