Entradas populares

Tuesday, October 11, 2011

La Venezuelaj Esperantistoj Pioniroj de la Lingvo Internacia en Sudameriko


La Venezuelaj Esperantistoj
Pioniroj de la Lingvo Internacia en Sudameriko


         En 1904, apenaŭ 17 jaroj post la publikigo de la unua libro de Esperanto far L. L. Zamenhof en la malproksima Pollando, iu Otto Messerl fondas en la Insulo Margarita la unuan Esperanto-grupon en Venezuelo, kun la nomo “Progreso”.

            Laŭ esploroj faritaj de S-ro Lino Moulines, jam en la jaro 1908 iu S-ro Chamad publikigas en unu el la plej gravaj ĵurnaloj tiamaj, “El Constitucional” (La Konstitucia), semajnan sekcion titolitan “El Esperanto”, kiu regule informadas pri la Lingvo Internacia, pri ĝia progreso, kaj pri la okazintaĵoj kaj la novaĵoj de la esperantaj organizoj tutmonde. En la sama epoko, la Profesoro  kaj filologo Manuel M. Villalobos faras diversajn prelegojn pri Esperanto en la Lernejo “Andrés Bello” de Karakas.

            En la jaro de 1912 en la Insulo Margarita, en la urbo de Porlamar, Eleuterio Rosario Campos, kune kun José Augusto de León, José Santos Rosario, Fernando Rivas kaj Miguel Rosario, fondas la grupon “Amatorioj de Esperanto”, kiu okazigas diversajn agrablajn fstojn en la urbo. Oni organizas kursojn pri la Lingvo Internacia kaj oni disvolvas intensajn aktivadoj dum kelkaj jaroj.

            Ankaŭ en Karakas, Andrés J. Vigas  aperigas la unuan esperanto-publikigaĵon  en Venezuelo: “La Verda Stelo”. En tiu ĉi revuo kunlaboras Pastro Marcelo Maldonado, la juristo Juan de Dios Méndez y Mendoza, J. R. Vigas, J. Álvarez kaj aliaj. Oni eldonas tiun ĉi revuon en la presejo “El Cojo” (La Lamulo), la sama kiu eldonas la jam famekonatan ĵurnalon “El Cojo Ilustrado”.

            La saman jaron 1912, en Maturín, Benito Losada Azócar kun dekduo da entuziasmaj amikoj, fondas la Venezuelan Esperanto-Asocion, kiu estas ege aktiva en tiu orienta urbo, kie oni starigas Esperanto-kursojn kaj oni organizas regularajn kunvenojn.

            Post la mondmilitoj denove disvolviĝas Esperanto en Venezuelo, danke al la strebadoj de Benito Losada, tiam en Karakas, kun la helpo de esperantistoj venintaj el Eŭropo pro la militoj. La esperanto-aktivado koncentriĝas en la “librovendejo SUMA” kaj la “Politeknika Librovendejo” (ĉi lasta S-ro Lino Moulines). Post S-ro Benito Losada sekvas, en la prezidanteco de Venezuela Esperanto-Asocio, Walter Buduy, Antonio Lauro, Octavio de Diego, Félix García Blázquez, Alfredo Portillo kaj, plurfoje, Jorge Mosonyi.

            Oni starigas kursojn de Esperanto en la Centra Universitato, en la Universitato de la Andoj, en la Universitato de Carabobo, kaj en la Universitato “Rafel Urdaneta” de Marakajbo. Oni donas kursojn ankaŭ en la sidejo de la Asocio, ĉe la Publika Bioblioteko “Paul Harris” de la kvartalo “Califonio Norte”. Dum tiuj ĉi jaroj ĉirkaŭ 2.000 personoj ĉeestas kaj partoprenas kursojn de la Lingvo Internacia, dum flanke ankaŭ funkcias koresponda kurso.

            Prof-ro Fernando de Diego esperantigis la faman romanon “Doña Bárbara” de Rómulo Gallegos, kaj la Asocio prizorgis la eldonadon de tiu ĉefverko de la venezuela literaturo; verko kiu nun, en Esperanto, estas ĉemane de la esperantista publiko en ĉiuj landoj de l’ mondo.

            Nuntempe oni laboras pri la esperantigo de la “Diskurso de Angostura” kaj la “Letero el Jamaiko”, de Simón Bolívar, kaj pri la aperigo de antologieto de venezuelaj rakontoj en la Internacia Lingvo.

            De post prekaŭ 20 jaroj, la Asocio publikigas regule sian revuon “Venezuela Stelo”, kiu ĝuas grandan prestiĝon internacian kaj estas sendata al la tuta mondo. La Asocio, kies urbo-sidejo estas Karakas, havas filiojn en Marakajbo, Mérida, Valencio kaj Maracay. Ek de a jaro 1982 oni organizis  Tutlandajn Esperanto-Renkontiĝojn ĉiun duan karon, kaj ĉijare oni programadas la Jubilean Renkontiĝon por celebri, en novembro, la 80-an datrevenon de la fondo de nia Asocio.


Prof-ro Juan Eduardo Bachrich



Deveno: libera folio de Venezuela Esperanto-Asocio

           

           

           

           

           


No comments: