Entradas populares

Saturday, October 15, 2011

Orinoko kaj Kanajmo


Turismo en Venezuelo
Alberto Solarz

Orinoko kaj Kanajmo

Ĉiufojekiam mi alvenas al la fabela kaj fascina riverego Orinoko, ĝi kaptas kajensorĉas min.

Orinoko,la dua Rivero de Sudameriko laŭ vasteco post Amazona, fluas en sia tuta longotra Venezuelo, malgrandaparte konstituas naturan limon kun Kolombio, kajsimilas al maro je sensala akvo ĉe sia enfluo en la Atklantikan Oceanon.

ElKarakaso oni facile alvenas aviadile al la malnova urbo Ciudad Bolívar (urbo Bolivar), iama ĉefurbo de Venezuelo, kaj starantaborde de Orinoko. Ĉi tie la riverego “nur” larĝas 850 metrojn, pro kio la urbonomiĝis Angostura (riverkolo). Eksterla urbo trovitas la sola ponto kiu kunigas la du bordojn, aliloke alireblajnnur per pramoj. En ĉi histoririĉa urbo kunvenis la fama Kongreso kiu decidis lastarigon de la Granda Kolombio,ampleksontan Venezuelon kaj Kolombion, kaj ankaŭ loĝadis la liberiginto SimónBolívar, kiu liberigis el la hispana superregado, en kruelaj bataloj, seshispanligvajn naciojn.

Latermometro indikas meze 40 Celsius-gradojn en la ombro; la varmego estas sufokakaj malseka pro la proksimeco de la “vintro” en Venezuelo. Tamen la turistoj nesenkuraĝiĝas, ĉar la urbo havas aliajn logaĵojn. Ekster la malnova urbocentrostaras bleja novaj kvartaloj, neniam atingataj de la akvoj de la Orinoko kiu ofte ŝvelaskaj altiĝas ĝis 19 metroj kaj inundas la belan promenejon laŭlonge de la bordo.En Ciudad Bolívar aperis en 1818, unua en Venezuelo, la gazeto Correo del Orinoko (Kuriero de Orinoco).En la loka muzeo estas videbla la unua presmaŝino, ankoraŭ en relative bona stato.

Kielevidentes, Ciudad Bolívar estas nedisigebla de la Rivero Orinoko, kiu longas 2460kilometrojn kaj estas plejparte navigebla. En ĝiaj akvoj naĝas la “kajmano deOrinoko”, amerika krokodilo malpli granda ol la afrika. Vedaŭrinde la speciodraste reduktiĝis pro la sovaĝa ekstermado fare de ĉasistoj (celantaj lavaloran felon) kaj “sportistoj”, nun la kajmano de Orinoko estas leĝeprotektatam sed restas nur malmultaj ekzempleroj. En la Rivero ankaŭ vivas lamanato, la pudelo (akva hundo) kaj du specoj de delfinoj de dolía akvo.

Lapasintjarcenta franca verkisto Julio Verne, inter diversaj fantastaj kajprivojaĝaj libroj tradukitaj al preskaŭ ĉiuj modernaj lingvoj, ankau veréis “Lafiera Orinoko”, kvankam li neniam vizitis Venezuelon.

VizitiCiudad Bolívar estas inda aventuro, ĉar tiu urbo estas inkrustita en la regionoGuayana, unu el la plej riĉaj en SudaAmeriko. Troveblas tie multaj riĉaĵoj donacitaj de Naturo al nia lando:diamantoj, oro, fero kaj aliaj valoraj mineraloj en grandiozaj kvantoj. Dumcentoj da jaroj oni kredis jke en tiu teritorio troviĝis la celata Eldorado,kie ĉiuj aĵoj estis faritaj el oro. Vere, tie estas bazita la estonteco de Venezuelo, kiu jam ricevasgrandegajn profitojn el la gigantaj fer- kaj alumini-industrioj kaj el laelekrogenera baraĵo de la torenta rivero Caroní(karoni’). Tiu digo, unu el la plej imponaj en la tuta mondo, nomiĝas GuriRaúl Leoni honore al iama prezidanto de Venezuelo. En tiu regiono ankaŭtroviĝas la “zono de Orinoko”, kies subgrundo entenas pezan nafton ennekalkuleblaj kvantoj.

Mitravivis plian grandan aventuron kiam mi vizitis Canaima-n (Kanajma), unu el la plej grandaj naturaj partkoj en lamondo: ĝi vastas 300.000 hektarojn.

Neekzistas tervojoj en la ĝangalo, tamen la vojaĝo aviadile ĝis la malgrandaflughaveno de Canaima estas tremallonga.

Kiamla aviadilo alteriĝis, meze de la ĝangalo, atendis la turistojn iu veturilosimila al surajda ŝipeto kun malkonfortaj lignaj benkoj. Traktoro trenis lastrangan veturilon sur malbona tervojo meze de la ĝangalo ĝis la fino de lavojaĝo al hoteleto kiu konsistis el malgrandaj vilaoj sur la bordo de la Lago Canaima.Laŭlonge de la tervjo, ambaŭflanke ni nur vidis denson vegetaĵan. Atinginte lahotelon, ni kontemplis ravan naŭtron: akvo ĉiuparte, multe da akvo, granda lagokiu vere ne estas lago sed la rivero Carrao(kar-rao) kiu tie ege vastiĝas kaj poste daŭrigas sian fluon kiel normalarivero. Ĉe la horizonto oni vidas strangajn montojn senpintajn kiu leviĝas kielinsuloj el la ĉirkaŭa ĝangalo. Ili estas la monto Tepuy. Ĉiflanke videblas belegaj kaj ŝaŭmaj akvofaloj, kaj nokteilia bruo faciligas la dormiĝon kvazaŭ dolĉa, agrabla muziko. La geologojasertas ke tiuj montoj estas la plej antikva tero en nia planedo, kun aĝo je dumiliardoj da jaroj, kaj dum tiom da tempo la ventoj eroziadis kaj flatigisiliajn pintojn.

Proksimeal la vilaoj de la hotelo troviĝas indiana vilaĝo de unu el la diversaj etnojkiuj ankoraŭ restas en Amazonio. La loĝejoj estas kabanoj kjun la tradiciategmento el pajlo. La loĝantoj parolas unu el la multaj idiomoj de la regiono,tamen ili jam estas “hispanigitaj”. La indiĝenoj estas pacemaj. Ĉiuj laboraskadre de la turismo aŭ okupiĝas pri la ellaborado de ĉiuespecaj folkloraĵojkiujn la turistoj volonte aĉetas.

Postnia alveno, oni loĝigis nin en la vilaoj ĉe la bordo de la logao, surprizigepuraj kaj neatendite komfortaj, se oni kosdieras la lokon kaj antaŭajnspertojn.

Lapostan tagon ni faris ekskurson per tipa indiana ŝipeto farita el giganta arbatrunko, kun tre primitivaj benkoj kaj impulsata de bezinmotoro. Sekurecocele,la ekskursantoj devis porti naĝringojn. Ni pasigis memorindan tagon: nipiknikis ĉe la riverbordo, trapasis plurajn indianajn vilaĝojn kaj povis admirila nacian floroj de Venezuelo, la orkideon, kiu en pluraj specioj abundekreskas alte su la arboj, ĉi lastajn uzante ne parazite, sed kiel helpilon poratingi la sunlumon.

Flankede la vilaoj en kiuj ni loĝis, troviĝis granda placo kun bone aranĝita kafejoen kiun kunvenis multaj personoj. De tie videblas bela akvofalo kiu gruegas,ĉar la rivero falas el sufiĉe alta monto. Multaj homoj, precipe or-serĉistoj,venas ĉi tien por pasigi kelñkajn tagojn inter “civilizitaj” uloj. Sed venas ankaŭpilotoj kiuj per siaj privataj malgrandaj aviadiloj transportas ekskursantojnkiuj deziras visiti la faman akvofalon SaltoÁngel, kiun la indianos nomas “Kurum meru”. La keskurson oni povas fariankaŭ en tritaga vojaĝo per akva vojo. Pro manko da tempo, ni elektis la aeranekskurson. El la ĉielo ni vidis la grandionzan spektaklon: la rivero falas el972-metra altaĵo, estigante la plej altan katarakton en la mondo. Mi sentisnepriskribeblan impreson. La Tepuy montoj jam ne aspektis izolitaj, sed kiel montaro.Sur ĝi la ventoj blovas konstante kja ne permesas kreskadon de altaj arboj.Lastatempe oni malkovris tie novajn speciojn de lfaŭro kaj faŭno ne konatajnantaŭe.

Laakvofalo Salto Ángel, estas hazardemalkovrita en 1934 fare de Jimmy Angel, usonana aventuristo kiu serĉadisdiamantojn. Pro teknikaj malfacilaĵoj, li devis surterigi kun sia malgrandaavidalo sur la monteto el kiu falas la katarakto, ĉe ĝia bordo. La indianoj detiu regiono jam konis la akvofalon kaj nomis ĝin Kurum meru, sed la mondo konas ĝin kiel Salto Ángel, laŭ la nomo de ĝia hazarda “civilizita” malkvorinto.

Lamalgranda aviadilo statas kiel historia monumento en la lojo de la neeviteblaalteriĝo. Nur unu fojon oni delokis ĝin, okaze de aviadila festo en la urboMaracay, por montri ĝi kiel historian raraĵon.


Fonto: Venezuela Stelo, Oficialaorgano de Venezuela Esperanto-Asocio, numero 55, Decembro 1993, paĝoj 11ª ĝis la13ª.

No comments: