Entradas populares

Saturday, July 23, 2011

La Dento Rompita

La Dento Rompita

Pedro Emilio Coll (1872-1940)

Dekdujaraĝa, batalante kun kelkaj knabaĉoj, Johano Peña estas frapita de rulŝtoneto je unu dento; la sango fluis lavante al li la malpuron de la vizaĝo, kaj la dento rompiĝis segilforme. Tiun tagon komenciĝas la orerao de Johano Peña.

Per la pinto de la lango, Johano senĉese tuŝadis la denton rompitan; kun la korpo senmova, kun vaka rigardo, senpense. Tuje li, iam perturbanto kaj kverelemulo, iĝis silenta kaj trankvila.

La gepatroj de Johano, lacaj aŭdinte plendojn flanke de la najbaroj kaj pasantoj, viktimoj de la perversaĵoj de la knabeto, kaj elĉerpinte ĉiuspecajn admonojn kaj punojn, nun sin sentis konsternitaj kaj afliktitaj pro la tuja transformiĝo de Johano.

Johano jam ne spritados, kaj restados tutajn horojn en hieratika sintenado, kvazaŭ ekstaze; dume, tie ene, en la senlumo de la mafermita buŝo, lia lango karesadis la denton rompitan, senprense.

-La infano ne fartas bone, Paŭlo-diradis la patrino al sia edzo; -necesas voki la kuranciston-.

Alvenis la doktoro, gravaspekta kaj ventreghava, kaj faris la diagnozon: vigla pulso, sangokoloraj pufvangoj, benega apetito, neniu simptomo de malsano.

-Sinjoro –fine diris la klerulo,- la sankteco de mia profesio min devigas deklari al vi…

-Kion, Sinjoro doktoro de mia koro?-interrompis la afliktita patrino.

-Ke via filo estas pli sana ol pomo. Estas sendube –li daŭrigis kun voĉo mistera,- ke ni traviĝas em ĉeesto de kurioza kazo: via propra filo, estiminda sinjorino, suferas tion, kion ni nomas la pensmalsono; unuvorte, via filo estas frua filozofo, eble geniulo-.

En la senlumo de la buŝo, Johano karesadis sian denton rompitan, senpense.

Gefamilianoj kaj geamikoj eĥe ripetadis la doktoran opinion, kun nedirebla ĝojego akceptitan de la gepatroj de Johano.

Baldaŭ en la tuta vilaĝo oni citis la mirindan kazon de la “prodiĝinfano”, kaj lia famo pligrandiĝis kiel papera bombo ŝveligita per fumo. Eĉ la instruisto, kiu lin estis taksinta la plej mallerta kapo en la mondo, konformiĝis al la ĝenerala juĝo pro tio, ke voĉo popola estas voĉo ĉiela. Kiu pli, kiu malpli, ĉiu homo donis ekzemplon kiel pruvon: Demosteno manĝadis sablon, Ŝekspiro estis friponeto malzorgema, Edison k.t.p.

Kreskis Johano Peña meze de libroj malfermitaj antaŭ liaj okuloj, sed ne legataj de li, malatenta pro la tasko de sia lango okupita tuŝante la etan segilon de la dento rompita, senpense.

Kaj kune kun lia korpo kreskadis lia reputacio de viro prudanta, seĝa kaj “profunda”, kaj neniu laciĝis laŭdante la mirindan talenton de Johano. En lia plena juneco, la plej belaj virinoj provis logi kaj konkeri tiun superan spiriton, fordonitan al profundaj meditoj, laŭ la ceteraj, sed kiu en la mallumo de sia buŝo palpadis la denton rompitan, senpense.

Forpasis monatoj kaj jaroj, kaj Johano Peña fariĝis deputito, akademiano, ministro, kaj estis nomumota Prezidento de la Respubliko, kiam la apopleksio lin trafis dum li karesadis per la langopinto sian denton rompitan.

Kaj mortsonoris la sonorilegoj, kaj dekretiĝis rigora nacia funebro; iu oratoro ploradis dum enteriga oracio je la nomo de la Patrio, kaj falis rozoj kaj larmoj sur la tombon de la elstarulo kiu ne estis havinta tempon por pensi.

No comments: