Entradas populares

Saturday, July 23, 2011

La karoto

La karoto

La avo semis karoton. Pluvo kaj suno rapide kreskigis ĝin. La karoto kreskadis, dikiĝis kaj grandiĝis.

La avo tiris la karoton. Tiris li, tiradis, sed la karoton li ne povis eltiri. Li vokis la avinon. La avino tiris la avon, la avo la karoton. Tiris ili, tiradis sed la karoton ne sukcesis eltiri. La avino vokis la filon. La filo venis rapide helpi la geavojn. La filo tiris la avinon, la avino la avon, la avo la karoton, sed a karoton ili ne povis eltiri. La filo vokis la nepon, la nepo vokis la nepinon. La nepino vokis la hundon, la hundo la katon. La kato vokis la muson. La muso tiris la katon, la kato tiris la hundon, la hundo tiris la nepinon, la nepino la nepon, la nepo tiris la patron, la patro la avinon, la avino la avon kaj la avo la karoton. Tiris ili, tiradis, kaj, jen, la karoton ili sukcesis eltiri. Ili falis teren, sed ili ridis kaj estis tre kontentaj, ĉar fine ili sukcesis eltiri la karoton.

Dro Istaván Szerdahelyi.

Esperanto1 (Internacia lernolibro por la lerneja junularo). Budapest, Lernolibro-eldonejo, 1972, p. 69.

No comments: