Entradas populares

Saturday, July 23, 2011

Silento

Silento

Andrés Eloy Blanco

Kiam iĝos vi senvoĉa

kiam iĝos mi senvida,

al ni restos la manoj

kaj la silento.

Kiam vi estos senviva,

kiam mi estos mortinta,

ni entombiĝu kune

kaj en silento;

Kiam iĝos vi maljuna

kiam mi jam estos olda,

al ni restos la lipoj

kaj la silento.

Kaj kiam vi reekvivos,

kiam mi vivos denove,

ni ree enamiĝos

en silento

El la hispana tradukis: Andrés Turrisi

Venezuela Stelo, Organo de Venezuela Esperanto-Asocio, nº 25, Marzo 1982, pp. 12

No comments: