Soleca Pensvagado
Andrés Turrisi
En l’ imperi’ silenta
de la malhela Mio
silentas mi, atenta
al tuja sunradio
Sed vane, ĉar senĉesas
foresti vizaĝ’ via,
kaj nure mi sukcesas
soleci kun Mi’ mia.
Ho! Kiom da amvortoj
imagas mia menso!
sed vanaj estas fortoj
agantaj en la penso.
Ni, ĵus rekontiĝintaj
dum freŝa nokto stela,
ni jam estas vivintaj
en dimensio hela
Kaj tie ni vivigis
impresojn kaj prasentojn,
kaj eĉ anstataŭigis
per horoj la jarcentojn
Nun Sorto per renkonto
okazon plian neas,
kuraĝu! la estonio
miraklojn ofte reas.
Nu, dume, la espero
forigu nian ploron,
ĝis iam sunapero
varmigos nian koron
Ne gravas se soleco
de l’ regno de Mi’ nia
ne helpas per ebleco
rigardi al sun’ radia:
Sen lumo kaj sen vorto
ni trovos vojon nian.
nenion povos sorto:
ni venkos forton ŝian.
Venezuela Stelo, Organo de Venezuelo Esperanto-Asocio, nº 22, februaro 1981, p. 6
No comments:
Post a Comment