La 79-a Itala Kongreso de Esperanto
16 - 25.8.2012
Ĉi-jare estis elektita Sicilio por
kongresi. Suno, maro kaj Esperanto altiris multajn geesperantistojn el kvin
kontinentoj. La kongreson partoprenis pli ol 330 samideanoj el 32 landoj. La
itala nacia kongreso fakte fariĝis internacia. La
kongreso okazis ĉe la mediteranea marbordo en multkultura urbo Mazaradelvalo.
Mazara havas pli ol 51 000 enloĝantojn. Ĝi situas en la provinco Trapanio. En ĝia historia urbocentro troviĝas multaj
preĝejoj kaj aliaj historiaj konstruaĵoj. Tre agrabla estas promeno en la araba
kvartalo tra mallarĝaj stratetoj kun domoj surmure ornamitaj per fajencaj
bildoj. Dum la kongreso aldoniĝis fajenca ornamaĵo pri Esperanto farita de
lernejanoj de la Arta liceo. Ni
kongresis en hotelo”Hopps”. Multaj el ni ĝuis la hotelan naĝejon aŭ
Mediteranean maron. Pro granda varmeco la homoj posttagmeze siestas. La urbo
revigliĝas vespere ĝis malfruaj noktohoroj. Amaso da afiŝoj pri prezentadoj por
la publiko kaj pluraj surstrataj banderoloj
anoncis la kongreson. La enloĝantoj havis eblecon “gustumi” Esperanton
propraorele kaj propraokule dum ĉiutagaj vesperaj koncertoj.
Dimanĉe okazis la solena inaŭguro de
la kongreso. Unue la membroj de la LKK - Bruĉjo Kasini kaj la prezidanto de
Itala E-Federacio Aldo Grassini bonvenigis nin. Sekvis paroladoj de profesoro
Khaled Fouad Allam pri interkulturo kaj
la festparolado de Barbara Pietrzak la ĝenerala sekretariino de UEA. Intertempe
venis la urbestro, s-ro Nicoló Cristaldi kiu entuziasme bonvenigis nin kaj
poste sekvis kutimaj salutoj de
E-institucioj kaj de reprezentantoj el diversaj landoj. Post la E-himno la
kongreso estis malfermita. La urbestro tre favoras disvastigon de Esperanto. En
Mazara estis starigita Centro por Esperanto kaj Interkulturo. Ĝi
celas disvastigon de la lingvo en la lernejoj. Jam antaŭ la kongreso pli ol 500
homoj (ĉefe lernejanoj, studentoj kaj instruistoj) sekvis entuziasme kurson de
Esperanto. La instruado daŭros ankaŭ estonte.
La temo de la kongreso estis “Sed
homoj kun homoj: la pluretna intuicio de Zamenhof”. Ĝi estis pritraktita en du
seminarioj gvidataj de Kristin Tytgat kaj Elizabeth Schwarzer. La riĉa programo proponis prelegojn, seminarojn,
trinivelajn E-kursojn kaj ankaŭ rapidan kurson de la itala lingvo. Katalin Kováts
gvidis intensan trejnseminarion por instruistoj kaj instruantoj de Esperanto.
Ŝi ankaŭ zorgis pri KER-ekzamenoj kaj disdonis diplomojn al sukcesintoj de
antaŭaj ekzamenoj. Ne mankis libroservo, ekspozicio pri Esperanto, prelegoj kun
aperitivo por la publiko, promeno tra la urbo kun la urbestro, kantado kun duopo Ankie kaj
Nanne de la muzikgrupo Kajto, mediteraneaj vesperoj kun Davide Astori, noktaj
junularaj mojosaj programeroj, animitaj de talenta italo Michael Boris
Mandirola. Same kiel lastjare okazis Verda Foiro, kaj eblis aĉeti
filatelaĵojn kun poŝta stampo de la kongreso. Sur la ĉefa placo oni starigis podion, kie niaj plej elstaraj kantistoj
kaj muzikistoj havis eblecon vespere prezenti koncertojn. Inter la plej famaj
estis JoMo, Kim kaj ensemblo Kajto. Ĉiuj havis grandegan sukceson kaj
plurcentan publikon. Ankaŭ sur la strandoj aperis kelkaj lokaj muzikantoj, kiuj
plezurigis laŭstrandajn promenantojn kaj eĉ instigis iujn al dancado
surtrotuare. Al buntaj muzikaj vesperaj programeroj kontribuis impresa mezepoka
prezentado de sicilia historio en formo de parado. Bela spektaklo de dancoj,
teatrecaj movoj en historiaj kostumoj. Oni komencis ĝin el tempo de grekoj,
sekvis araboj, normanoj kaj tiel ĝis nuntempo. La procesio estis spektata kaj
forte aplaŭdata de homoj starantaj sur plenŝtopitaj trotuaroj ambaŭflanke. Alia
nokta procesio temis pri la religia parado por Sankta Vito. En
la internacia vespero oni multe kantis, gitar- kaj flutludis, deklamis,
teatrumis. La etoso estis gaja.
Tre allogaj estis multnombraj
ĉiutagaj ekskursoj al diversaj lokoj ligitaj kun la prahistorio de la okcidenta
parto de Sicilio. Ni ĝuis vizitojn al la urboj: Palermo, Agriĝento kaj la Valo
de la Temploj - Erice, salmarĉoj kaj Trapani - Salemi, Sciacca, Sambuca. Interesaj
estis la templo kaj amfiteatro en
Segesta kaj la temploj de Selimunte. Dum
tiuj ekskursoj ni vizitis kelkajn muzeojn: pri konkoj, pano, salo, tinuso.
Pluraj ceramikaj vendejoj ravis nin kaj ankaŭ vizito de teatro. Koncerne
Sicilion oni ofte pensas pri mafio. Ni ne renkontis mafianojn (feliĉe!), sed ni
havis okazon viziti muzeon pri mafio. Ni ŝipekskursis al la insulo Flavignan.
Iuj preferis biciklajn ekskursojn kaj promenojn. Ĉie ni renkontis afablajn
homojn, kiuj ŝatis paroli kun ni kaj iuj eĉ interesiĝis pri Esperanto. La etoso estis varmega same kiel la vetero. La
venonta, jubilea itala kongreso okazos en Ligurio en Kastelaro proksime al San
Remo. Tie estos nova okazo ĝui interesan E-aranĝon kaj krei novajn amikajn
kontaktojn.
Liba
Gabalda
No comments:
Post a Comment