Unu afero estas estingiĝi de doloro
kaj afero alia estingiĝi de honto
Kial ni kantas
Se venas ĉiu hor’ kun sia morto
se l’ temp’ estas
kaverno de rabistoj
l’ aeroj jam ne
estas bonaeroj
estas la vivo nur movebla
celo
demandos certe vi
kial ni kantas
se ni la
kuraĝulojn ne brakumas
pereas la patrujo
de malĝojo
kaj l’ homa kor’
en pecojn rompiĝas
eĉ antaǔ ol eksplodos
l’ hontosento
demandos certe vi kial ni kantas
se foras ni
samkiel horizonto
se tie restis
arboj kaj ĉielo
se ĉiu nokt’ estas
ia foresto
se estas kolizi’ ĉiu vekiĝo
demandos certe vi
kial ni kantas
ni kantas ĉar sonantas
la rivero
kaj kiam sonas /
la rivero sonas
ni kantas ĉar se
mankas je la nomo
la kruelul’ ĝin
havas lia celo
ni kantas pro l’
infano kaj ĉar ĉio
kaj ĉar iu estont’
kaj ĉar la popolo
tial ni kantas ĉar
la postvivantoj
kaj niaj mortintoj
volas ke ni kantu
ni kantas ĉar la
plendo ne sufiĉas
kaj ne sufiĉas ploro nek
kverelo
ni kantas ĉar ni
kredas je la homoj
ĉar ni triunfos
super la malvenkon
ni kantas ĉar la
suno nin rekonas
kaj ĉar la kamp’
odoras je printempo
kaj ĉar en tigo ĉi
en tiu frukto
ĉiu demando havas
la respondon
ni kantas ĉar
pluvadas sur la sulkon
kaj estas ni aktivuloj
de la vivo
kaj ĉar ne povas ni kaj ni ne
volas
permesi ke la kant’ fariĝu
cindro
(Mario Benedetti)
Esperantigita de
Andrés Turrisi
No comments:
Post a Comment