José Rafael Pocaterra
tradukita de Andrés Turrisi
LA
IDEALO DE FLOR
I
Tio okazas en tre
malgranda urbeto, preskaǔ vilaĝo, sed kiu havas pastron, lokan aǔtoritatulon kaj malarion. Krome,
ĝi havas familion
riĉan: la ĉiamajn mon-havulojn kiuj ekzistas en ĉiu vilaĝo kaj ĉirkaǔ kiuj
kondensiĝas ĉies klaĉoj kaj laǔdoj.
En la domo estas piano,
du junulinoj, unu onklino kaj la senjoro, kiu estas la patro de la familio kaj
kiu preskaǔ ĉiam troveblas en apudaj staloj kaj bienoj, laborante kvazaǔ li ne
posedus tri aǔ kvar cent mil bolivarojn. Tiaj estas, bonŝance, kelkaj viroj en
mia patrolando.
Onklino Inés preĝas kaj
mastrumas: Inesita, la junulino pli aĝa, preĝas kaj kudras; Flor, la dua,
preskaǔ eĉ ne preĝas, neniam kudras, kaj koncerne la ceteron... Kun la cetero
ŝi ne akordas: ŝi legas tre multe, ludas la pianon kaj sopiras ĉe la fenestro
kiu rigardas al senhoma strateto, kiam la plenluno estas arĝenta pavo super la
rusta kaj malgaja panoramo de la vilaĝaĉo.
II
Ĉiusemajne en somero kaj ĉiun dekan aǔ dekduan tagon en vintro – se ne
sinkas en kotejon la maljuna mulo de la poŝto – Flor ricevas la ĵurnalojn de la ĉefurbo, kaj tiel ŝi havas
sufiĉe por merĝiĝi en la legadon de siaj rakontoj, de siaj prozoj kaj de siaj
preferataj versoj. Ŝi konas ĉiujn subskribojn kiuj plenplenigas ĵurnalojn kaj
revuojn, ŝi sentas profundajn malamojn kaj simpatiojn, kaj scias parkere kaj
kopiis sur belan albumon kiun ŝi mendis al sia paĉjo kiam li vizitis Karakason,
la plej ĉarmajn versojn kaj la plej belajn paragrafojn de siaj preferataj verkistoj... En la monduma
kroniko, en las galantaj aludoj kiujn faras unuj al la aliaj “lapidarulo de
formo”, “kruela artisto sentiva”, “oraĵa miraklisto” aǔ en la literaturaj notoj
kiujn en la laboroj de la redakcioj ĉiuj eltiras el la bonvolo de la
direktoroj, ŝi faris al si mondon, altan mondon, specon de plej rafinita rondo,
ĉirkaǔita de senmakulaĵoj, kvazaǔ intelektan Eldoradon, kapelon el porfiro kaj
oro, starigitan meze de la senorda amaso de la ĉefurbo kaj de la medio de la
burokratoj, metiistoj kaj plebo, kie nur koincidas tre malmultaj selektitoj ―hazarde
ŝiaj preferatoj! ―vestitaj kun eleganto ekskvizita, ridetante ekskvizite, en
atmosfero de ekskvizitecoj. “Nia glora pensulo Z”, “la altega poeto B”, “Ñ, tiu
nelaciĝebla ministo en la profundaj orovejnoj de nia historia patrio”, “X, la
mirinda artisto de Tripiedoj Lesbaj”,
pri kiu nia granda kritikisto M estas dirinta ke li estas sensuala, senriproĉa kaj dekokjarcenteca”, aǔ la ekaperoj kiujn
ĉiuposttagmeze iu bardo forgesita landinterne kun publika posteno, faras en
ĵurnaleton, bedaǔrante “la tristan markizinon forestantan” de lia vivo “modesta
kaj provincana” ―unu hamako, unu beko-kruĉo
kaj aro de literaturaj projektoj...
El tiuj kelkaj
elstaruloj kaj el tiuj multaj difektoj, el tiu knedaĵo da koto kaj larmoj, ŝi
estigis universon, altan ĥoron de potencoj kiu – ĉiusemajne dum somero kaj ĉiun
dekan tagon en vintro, se la maljuna mulo de la poŝtservo ne pereas kun sia
lirika ŝarĝo en kotejo – venas por kanti al ŝia animo miraklon de beleco, de
feliĉoj tre delikataj kaj de foraj gloraj pompoj en urbo grandega, kie troviĝas
ĉiuhoraj kinejoj, plenorkestraj spektakloj, miloj da aǔtomobiloj kaj altaj
literaturaj rondoj.
Kaj levante la okulojn
lacajn pro la legado kaj la kapon kvazaǔ vakuan, ŝi rigardadis al la vilaĝo kun
ĝiaj stratetoj plej malrektaj, kaj ĝiaj domoj plej humilaj kaj ĝia lumo vulgara
kaj malagrabla.
III
Sed kiu virina inklino ne
individuiĝas!
Nomo,
nomo nova, prestiĝigita – laǔ la kritikisto Churruca – per ĉiuj donacoj de
juneco, inteligenteco kaj eǔritmo, J. P. Soto-Longo, trudiĝas al la menso de
Flor unike, definitive… Komence aperis la nova subskribo, timide, inter du
“socialaj reklamaĵoj” piede de ĉarma soneto laǔdanta fraǔlinon de la najbararo
kiu ludadis la pianon senpetaligante “ la harmonian lilion de siaj manoj” kiam
li trairis “ la melankolion de l’ sunsubiro”; poste ŝoviĝis en la duan
paĝon prozo de “eǔritmoj paganaj”, iomete pipra – kiel ŝi
agnoskis ridetante – en kiu oni parolis pri la “ pekaj karnoj praaj” de iu
sinjorino.
Flor serĉis en la malnova kaj malaktuala vortaro kiun
ŝia paĉjo senzorge gardadis tie supre de iu ŝranko; bonŝance ĝi atingis ĝis Ll
kaj kvankam ŝi legis kaj re-legis la du vokablojn en ĉiuj iliaj signifoj, kaj
fine komprenis neniom kiel komence, la sandviĉo
de la du adjektivoj de pano kun viando enmeze ŝajnis al ŝi delica.
Kelkajn
tagojn poste, en triaklasa revueto, ŝi legis belegan soneton de J. P.
Soto-Longo en kiu ĉi lasta, disdegnema kaj “el la altoj de la zenita soklo de
mia verso”, aludis al enviemulo kiu al
li ĵetis “ perversan frenezon”, konsilante al li, interalie, celumi al alia
direkto ĉar li estis absolute “ kovrita per blankaj rozoj”.
Ek de tiam, Soto-Longo “estis
trudinta sin”. Fakte, trudis sin en ĉiu tago kreita de Dio io de Soto-Longo en ĉiuj tipografiaj formoj
prezentitaj de la presejoj: pluvegis versoj, diskursoj, prozoj ĉizitaj, lirikaj
paĝoj kaj eĉ intimaj sciigoj de Soto-Longo kun ties kor-amikinoj...
Kaj kiam iutage, malfermante revuon kun ĉiama
avido, Flor trovis la foton de
Soto-Longo super la neevitebla soneto, ŝi preskaǔ elpuŝis krion: jes, temis pri
li: ne ekzakte kiel ŝi lin imagis, ĉar ĉi tiu ne ŝajnis blonda; la longa hararo
krispa, ĝuste tiel!, iometete krispa; tro krispa, vere... difektoj de la
fotisto aǔ de la denseco de la tipografiaj tonoj estis donintaj al la larĝa
vizaĝo kaj al la granda kapo je vasta frunto pezan aspekton; sed la revemaj
okuloj havis ion enpensan kaj asketan kion vane kontraǔdiris tiu floro en la
buton-truo de la tute nova ĵaketo.
-
¡Lia foto! – ŝi
diris al si mem enpense.
-
Kaj poste, legante pliajn kaj pliajn versojn,
ŝi imagis lin en tiu medio de enamiĝoj kaj konkeroj antaǔ la koketado de liaj
admirantinoj, tiuj “kor-amikinoj” de liaj “paŝtistinetoj emociaj” kiuj foje
estis “ legendaj princinetoj el Rejno”
kaj foje “blondaj kaj palaj” kaj alifoje “alabastraj kaj pasi-amaj” ─¡sed ĉiuj absolute blondaj!─ al kiuj la kompatinda
Flor , tiom bruna, tiom tropika kaj tiom fervora, sentis sekretan antipation…
Ŝi peroksidis sian
hararon, kvankam ŝia paĉjo furioziĝis. Ŝi pasigadis tutajn tagojn, en la
parokisma domo, legante ekzotajn romanojn, sopirante kia “disreviĝintino” de
Loti, aǔ kia la bedaǔrinda Grizelda enfermita en la turo, aǔ la heroinoj de la
fora lando kiun ŝi amis kune kun Judith Gautier, tiu Ĉinlando de la lakoj, la
grandaj ibisoj kaj la mandareninoj kun piedoj “neeblaj”. Ŝi izolis sin el la
ordinaraj rilatoj, kaj post malpli ol unu monato ŝi estis doĝ-edzino, musmée,
bretona fiŝistino, turka grand-damo aǔ edzino
malfeliĉa…
─Vi nur estas
stultulino! – rimarkigis ŝia fratino Inés, kiu posedis bonan sencon. Tiom
bonan, ke ŝi edziniĝis al juna terkulturisto el la ĉirkaǔaĵo, riĉa, edukita, el bonega
familio, kiun malestimeme Flor estis
rifuzinta, konsiderante lin “agrabla terpom-semisto”.
Ververe, Flor estis junulino simpla, bonkora, ŝi nur
estis malsana. Kaj ŝi tiom malgraviĝis, ŝi iĝis tiom magra kaj tiom pala, tiel sopiris por iri al Karakas, ke okaze de iu
negoc-vojaĝo ŝia patro ŝin alportis kun si.
Fine ŝi estis iranta al la moderna Babelo, fine ŝi estis realiganta sian
idealon: en la luma fono de la mir-urbo, aperantis vizaĝo vasta, senbarba, la
larĝa frunto ege inteligenta, la longa hararo krispa, distaǔzita de la revemaj
poetoj...
Kaj la frakaso de la feraj bufroj kaj la anhelado de la lokomotivo kiu
ŝin trenadis kia milda monstro al la radianta urbo, ŝajnis diri al ŝia eta
koro: sotolongo, sotolongo, sotolongo...
IV
Ŝi alvenis iun septembran posttagmezon, pluvan, ĉe la nokto-falo. Ŝi
falis en la brakojn kaj lipojn de iuj kuzinoj malriĉaj, sed kun influaj
konatoj. Ŝi iradis al la kinejoj;
promenadis aǔtomobile; vizitis la Elipsan Salonon, la Panteonon, la Bolivaran Muzeon, kaj laciĝis
grimpante
la ŝtuparojn de la
Kalvario; ŝi legis siajn preferatajn ĵurnalojn ankoraǔ kun
freŝa inko... Kaj ŝi adoris Bertini. (1)
Ĉio estis gaja, feliĉa, kiel balancita en unu ondo eleganta kaj facila
kiu fluis de la montro-tabloj de la vendejoj al la sidiloj de la aǔto, al la
luksaĵoj de la hotelo, al la sid-loko de la teatroj aǔ al la splenda privata
dam-ĉambro en la konfitejo en modo, inter personoj afablaj, elegantaj,
bon-manieraj; tumulto de tramoj, fiakroj; belegaj posttagmezoj en la longa
Decembra Promenejo; la trajnoj, la bruo, la plezurega vivo de la granda urbo...
Tamen, ĝenis ŝin ia nedifinebla io en la rigardoj.
Ŝi estis demandinta al siaj kuzinoj pri la beletristoj;
ili faris grimaceton ―prozaj animoj!, ŝi pensis―. Ili ne sciis; ili nur konis
tri aǔ kvar. La junuloj kiuj ilin vizitadis montris al ŝi kelkajn pliajn: la
pensulon Z, maloftega okazaĵo! inter rondo de amikoj en la Plazo Bolívar; ie tie sur
loĝio, apud iuj sinjorinoj, ŝi vidis ondi la grizan hararon de la poeto B; Ñ,
la historiiston, dum pasis veturilo, kun la vizaĝo livida, malsana, tenantan
siajn okulvitrojn kvazaǔ li estus eligonta la okulojn per la fingroj; la gloran
X, jam lastmomente, ili montris al ŝi ĉe la elirejo de la Kapitolo, rafinitan, mincan, nervozan,
____________________________________
[1] Francesca Bertini
(11.04.1892-13.10.1985), itala aktorino teatra kaj kina.
antaǔirantan
senartikitan fortikan junulon kretenvizaĝan, kiu ŝajnis ne povi elteni la kapon… Kaj alian
posttagmezon, ĉe la pordoj de iu tipografio, kun rulo da paperoj sub la brako,
la kritikisto M ekpaŝis kun senmovaj
brakoj, piedirante kvazaǔ li dancus… Ĉiujn aǔ preskaǔ ĉiujn ŝi renkontis
unuafoje. Kiel trompis la fotografaĵoj! Sed kiam ŝi demandis, timide: ¿Kaj
Soto-Longo, J. P. Soto-Longo, la poeto?, ili respondis al ŝi kun sama svaga
grimaco… ili ne scias, ne konas lin, ĉu vi estas certa ke li venas de ĉi tie?
―Kompreneble; tute certa: mi legis tion en la ĉefaj ĵurnaloj, ĉu vi ne
konas lin, sinjoro Pérez?
―Ha, jes ―respondis sinjoro Pérez-Gudiño, feblulo orienta kaj
donjuaneska, iaspeca grefto de poeto kaj studento, ŝajne elpelante tiun
rememoron el iu angulo rezervita de sia memoro.
―Jes, Soto-Lon... Soto-Longo P. Sotolon; ĝuste li!
iu “oraĵisto” kiu verkas versojn; tre malbonajn, cetere. Vi volis koni lin? Ne
valoras la penon, fraǔlino…! Mi alportos al vi ion mian, kiun mi aperigis en “La Revuo…”!
Ŝi
silentis. Ŝia virina diskretemo sugestis al ŝi ke tiu estis unu
el tiuj “enviemuloj” kiujn li tiom noble malestimadis. Ŝi jam ekrimarkadis la
ĝustan proporcion de la aferoj, la falsecon de iuj teniĝoj, la et-animan
supraĵon de certaj fasadoj, la gipson fridan kaj palan de la luksoj kaj la
tapiŝon faden-montran kaj la kurtenojn polvoplenajn. La dekoracio fatale
ekperdis siajn kolorojn antaǔ ŝiaj okuloj, kaj en la nedaǔraj momentoj da
ripozo, kiam ŝi revenadis el iu kunveno aǔ el promenado, ŝin premis ĝenaĵo, iu
nostalgio de neniaĵo, obtuza doloro en la memestimo vidante sin nerimarkata,
tiom etbela kaj tiom senbrila inter hom-amaso kiu ne prenis ŝin en konsideron;
ŝin, kiu tie en la vilaĝo ĉiam eliris el
la meso dimanĉe meze de murmurado kaj de ondo da komentoj!
Ŝi konsolis sin pensante ke sendube la socia grupo en kiun hazarde ŝi
estis alfalinta ne laǔas la postulojn de “ŝia idealo”, kaj ke tiu juna poeto je talento, identeco
kaj perspektivo, flugas pli alte, en la sferoj mondumaj kaj beletraj de la
ĉefurbo kies ekziston ŝi antaǔsentis ekster la rondo de siaj kuzinoj kaj de la
hejma aristokrataro de la hotelo.
Tie, en tiu atmosfero de
rafiniteco, kun sia eterna floro en la roverso de la perfekta vesto, delikate
deklamante la glatajn poemojn glorajn, li certe troviĝis absorbita kaj nescia
pri la brua vulgareco media. Nun ŝi ne vidadis lin kiel disde la vilaĝo,
figurantan ĉie en stratoj kaj teatroj, ne; la vasta vizaĝo, la larĝega frunto, la longa hararo krispa, estis
tiuj de estetikulo soleca, apartiĝinta, fiera. Kiom malfacila por la
eta provincanino ali-loka koni lin de proksime kaj esti en rilatoj kun li! Tiu
ideo malamindigis al si la homojn ĉirkaǔ si; kaj ŝi estus volinta foriri ―spite
al la penado de siaj kuzinoj― se ne retenus ŝin la idealo vidi lin, kvankam de
malproksime en la antaǔloĝio de iu teatro, inter liaj damoj blondaj, tre
elegantaj, aǔ laǔ la Avenuo
de la Paradiso,
sinkinta en la kusenojn de granda aǔtomobilo griza…
Ah, kiel divenas koro enamiĝinta!La versoj de tiu semajno
parolis pri reganta spleno kaj pri la laco de neeblaj amoj... Kompreneble! Ĉi
frenezaj vininoj el ĉi tie! “Neeblaj…”
Stultega poeto! Se li scius pri la rezervo de amo, de admiro kaj de tenero kiu
perturbis kaj paligis ŝin je la nura ideo trovi lin kaj sin senti tiom eta kaj
sensignifa kun ĉiuj siaj zorgoj de amantino!
Kaj ŝi
tiam vidadis angorplene ke proksimiĝis la horo foriri…
V
La lasta posttagmezo en la hotelo estis je tristeco monotona kaj
neeltenebla. Estis pluvinta, kaj kune en la salono, kuzinoj kaj amikinoj ―la
grupeto kiu iradis ĉien kun ili kaj tenadis en senpaǔza movo la neelĉerpeblan
monujon de ŝia paĉjo― ŝi ekludis unu valson tiom malnovan kiom la piano.
―Kian rememoron vi
forportas el Karakas, mia kara? ―demandis unu el ili...
―Speciala...? ¡Neniun! ―Ŝi ripostis kun amara rideto―. Kaj ŝi lasis
pendanta la melodion.
Ili vespermanĝis, interfamilie, kaj
nokte al la teatro, malgraǔ la malbona vetero. Preskaǔ neniu; la filmo teda; la valso de la orkestro desperigis de
enuo.
Jam
estis finiĝanta la naǔzo de tiu nokto en la famili-ĉambro de iu kafejo ―ŝi
oscedadis nerimarkate malantaǔ la ventumilo― kiam subite, tra la ekranego, ŝi
aǔdis voĉojn kaj unu nomo ŝokis ŝin; li, fine!
―Kaj tenu klara ke mi
estas la poeto Johano Petro Soto-Longo, kaj ke mi ne pagas tion ĉi ĉar mi ne
volas!
Tiu estis voĉo acida,
ebriula, al kiu alia voĉo, tiu de la kelnero, disdegno-plena, respondis
furioza:
―Nur ruza drinkulo vi
estas, kiu vivas kredite drinkante por kaǔzi bruegon... Ĉifoje mi ne plu
toleros!
Okazis fiparola kverelo
kiu devigis ilin diskrete ekstari, prepariĝante por foriri, dum ŝia paĉio
pagis.
Kaj ĉe
la eliro, en la tuta zono lumo-plena de la konfitejo, puŝate de la policano,
elbuŝante hontindajn ekskuzojn, laǔtvoĉe invokante sian titolon de altega
poeto, sen ia floro en la buton-truo de la vesto eluzita kaj
malpura kaj kun grasa kolumo, portante ĉapelon plat-prematan sur longa krineca
hararo, komplete ebria, tute fia, tute malnobla, paŝis la idealo de Flor,
tenata fera-mane de la ĝendarmoj, ruliĝante skue-salte kvazaǔ vere li surpaŝus
la moralan deklivon de sia vivo.
Ŝi fermis siajn
okulojn, kadavre pala.
―Ĉu vi
timiĝis, mia kara?
―Jes; treege ―ŝi ripostis sufokiĝante de emocio.
Kaj tiun nokton, en la
soleco de ŝia ĉambro, dum ŝia vizaĝo
premis la kusenojn, tiu acida aflikto fandiĝis silente, malrapide, samkiel la
senmakulaj neĝoj, kiuj venas disde la poluso al la varmaj akvoj sudaj, sinkas
kaj malaperas solviĝintaj por ĉiam...
VI
Brakumoj, kisoj, poŝtukoj svingataj, du akutaj fajfoj kaj la nokto de unu
tunelo. Pliafoje la suno, la aero kaj la forir-nocio. Sub la brumoj, ĉe la
flanko de monteto kiu preskaǔ ne vidiĝas, postrestas, kia lasta vizio de
suker-kanaj plantacioj kaj de akvoj kiuj kantas laǔ la krutaj deklivoj, la urbo
de las mortintaj idealoj, la iluzia Karakas...
Flor havas la okulojn
plenaj de larmoj.
―Ĉu vi ploras,
stultulineto?
―Ne, pacjo; estas la fumo; kaj iom da karbo eniris en miajn okulojn...!
___________________
El la hispana esperantigis: Andrés Turrisi
No comments:
Post a Comment