MALFERMITA LETERO
AL LA KVAR AU KVIN MEMBROJ DE VENEZUELA ESPERANTO ASOCIO KIUJ ANKORAU POVAS
LEGI EN ESPERANTO KAJ AL LA AMIKOJ DE ESPERANTO
Estas gratulinda afero ke en Venezuela ankorau agas Venezuela Esperanto Asocio (VEA) eldonante Venezuela Stelo kaj farante diversaj aktivajhoj. Estas ech mirinda la sindedicho kaj amo al la afero Esperanta de Profesoro Juan Negrete, la nuna Prezidanto de VEA; sen mensogi ni povas diri ke nun LI estas VEA.
Estas la
tempo de fari kelkajn komentojn kiuj povas esti interesaj al la amikoj de la
ideo:
a) Nun VEA estas tute unueca, ghi havas
membrojn kun la samaj ideoj, ne estas problemoj kun neutraluloj, religiuloj,
nesocialistoj, ktp. Estas harmonio ene de la asocio.b) La Prezidanto povis dum jaroj disvolvi siajn ideojn kaj planoj pri la movado en Venezuela kun plena libereco.
c) VEA havas (au havis) propran sidejon kaj iom da mono.
d) Neniu kontrauis al la asocio, kaj la nuna politika klimato en Venezuela estus favorega al Esperanto: Ni havas registraron en Venezuela kiu estas tute kontrau la angla jaj teorie favora al iu ajn ideo kiu batalos la Uson-anglan mondon.
e) Iam estis dirita ke la problemo kun VEA estis la la membroj ne “progresaj” sed nun estas felicha amikaro ene de VEA.
Venas
demandojn dolorajn:
Kial VEA ne
ricevas helpon de la Venezuela Registraron?
Kial VEA
nur vivetas kaj shrumpas, malgrandighas, malkreskas?
Jen
malfacilaj demandoj, parto de la kulpo restas sur la kapo de la Prezidanto de
VEA. Estas ankau fakto ke forlasis VEAn pli malpli la duono de la membroj pro
diversaj kauzoj; kaj ke aperas ke ghis nun la mankoj ne estis kovritaj.
Sed ni
devas trovi ke la kialo plej grava de la problema restas che la shultroj de la
Malmava Lingvo mem:
Jes,
Esperanto estas bela vivanta lingvo, vere alloga, interesa kaj shatinda, sed la
propagando troigas la facilecon de la lernado. Estas grava mensogo diri ke
esperanto estas la plej facila lingvo en la mondo, lernebla en nur kelkaj
horoj, ke ghi estas tute regula kaj sen ekceptoj. Kiam la lernantoj finas la
unuan kurson kaj malkovras ke esperanto estas lingvo kiu necesas pli (multe pli) da lernado, ili seniluzigas kaj
forlasas la lingvon Esperanton.
Ankau estas
mava ideo ke ghi devenus klubeto de la malamikoj de la angla.
Mi volas
aldoni ke en la tempo de la “Kindle” (eble la Kindle estas la plej granda
kreajho en la historio de la homaro) la utileco de la lingvo estas malgranda.
Kion fari?
Estas tempo
provi novajn vojojn kaj ideojn, sen fanatikeco kaj kun humileco, char se VEA
daurigos kiel nun ghi baldau malaperos.
Kial mi
parolas post tiom da tempo da silento?
Estas la
lasta semajno de la jaro 2012 kaj mi sentas ke estas mia devo, Char estas la
centjarigho de VEA kaj mi deziras ke ghi ne pasu en silento, mi volas rememori ke ni havis VEA-n antaue, kaj mi timas ke ne estos VEA post la
nuna. Aperas ke la forgeso de tiel grava dato kiel la centjarigho de nia (jes
nia) asocio doloras al neniu; estas preskau la fino de la jaro kaj VEA ne
reagis (au almenau la reago ne atingis pli ol la membroj de la SANCTA
SANCTORUM). Aperas ke la laboroj da tion da bonaj uloj estas forgesebla, kaj mi
tion ne shatas. Mi ankau volas fari omaghon al:
BENITO LOZADA AZOCAR, kaj al la grupeto de Maturin,
danke al ili Esperanto restis vivanta en Venezuela en la jaron dudekaj,
tridekaj kaj kvardekaj, kaj mia patro lernis pri Esperanto da ili kaj poste
parolis al mi pri la Malmava Lingvo.
KAPITANO FAUSTO PALMIERI, membro de la malnovaj grupoj de
esperantistoj, lingvisto amatoro kaj pioniro de la submara armeo en Venezuela
farante la unua subshipo (La “Mosquito”) en Venezuela.
ANTONIO LAURO, elstara muzikisto, Prezidanto de VEA.
FERNANDO DE DIEGO DE LA ROSA, vera ghentlemano, unu el la plej
elstaraj tradukistoj en nia lingvo, bona amiko, kaj homo rektega.
OSCAR DE DIEGO DE LA ROSA, bonega esperantisto kaj elstara
lektoro. Mi havas nun la plimulton de la esperantaj libroj de la fratoj de
Diego ili estas la kerno de mia bilioteko, kiu estas eble la plej granda pri
Esperanto en Venezuela.
OCTAVIO DE DIEGO DE LA ROSA, mi ne konis lin sed sed ghi helpis
la refondajhon de Vea en la sepdekaj jaroj kaj estis bonega esperantisto.
DOKTORO COOK, esperantisto ghis la ostoj, cheestis multaj
UKoj, estis homo vere afabla.
JOHANO BACHRICH, mecenas, la vera motoro de la movado en
Venezuela, li helpis kun la kurso “Pasporto al la Tuta Mondo”, chestis multegaj
Ukoj, la Zamenhofaj vesperoj che li estis memoreblaj.
MARY BACHRICH, amikema, simpatia, kaj chiam afabla, sen shia
apogo kaj helpo tute bonvola la afero esperanta estus multe malpli memorinda.
DOKTORO JORGE MOSONYI, nia “dumviva” Prezidanto, elstara
lingvisto, bonega patro, edzo, fratro kaj amiko.
Ankau mi
volas saluti al chiuj kiuj helpis kaj helpas ech se izolitaj al Esperanto en
nia lando kaj la mondo, mi ege dankas. Sed certe mi ne volas forgesi miaj
amikoj Andres Turrisi, Felix Garcia Blasquez, Esperanza Perez, Teresa Osorio de
Villasmil kaj Victor Sirvent, chiuj el ili amikoj de la Malmava Lingvo, mi
salutas kaj memoras ilin. Se mi forgesas iu mi pardonpetas.
Kaj fine mi
volas diri ke mi ne deziras la malaperon de Esperanto en Venezuela, sed la
estonto shainas ligita al la aktivado de la nuna Prezidanto, sed, chu poste?
PETER JAIMEZ
P.D. Mia
Esperanto kiel vi povas vidi restas plenplena de eraroj, tiu prubas ke mi
neniam ghin, ghis funde lernis, kaj ke kiel kun chiuj lingvoj en la mondo estas
necesa grandega laboro se oni deziras ilin ellerni. Mi ege shatas Esperanton
sed mi ne estas blinda al la problemoj de la lingvo kaj de la movado, sed kiel
chiuj homa afero la movado kaj ni mem estas perfekteblaj.
No comments:
Post a Comment