Entradas populares

Tuesday, January 15, 2013

Se neniu Dio nin aǔdas de Giovanni Campus



Giovanni Campus
tradukita de Andrés Turrisi
Se neniu Dio nin aǔdas
Aǔskultu min. Mi kredas
ke ankoraǔ ni ne estas superintaj
pli malfacilan provon
de kuraĝo: la ekstrema solestado,
la vakuo lasta, la neni’    
kiu envolvas la poetan penon.
Ĉar se neniu Dio
super la nuboj aǔdas
ĉi tiujn vortojn homajn, via voĉo
en la silenton vanan ree falas.
Nur restas iu ludo
silaba, ĉiu ritmo
estas sterila logo kiu karesas
kaj iluzias plaĉe la mortontojn...
Neniom pezas l’ angorplenaj versoj
de la poetoj, gravas
neniom antaǔ Li,
la Neĉeestant’.
Ĉiujn pruvojn, kaj ĉiujn demonstradojn
de tiu fama Lia, nekomprenebla,
dieca providenco  laǔdestine
insidas la falango
de la ronĝantaj vermoj
de l’ dubo. Se ekzistas Auschwitz, Dio ne:
Ni ĉiuj aǔdis tiun ĉi kriegon!
Do, eble, devas ni rezignacii.
Se Di’ ne estas... neniu do, neniam,
en la dezertoj sideraj de glaci’
senfina, muta, eterneca silento
netrairebla, aǔdis
l’ Adaĝon de la Naǔa, la Kanzonon
de l’ Saliko, la pasiajn ĥorkantojn
de Bach.  Altaĉiele,
kie eksplodas grandegaj kaj solecaj
supernovoj tempe de la juĝotag’,
neniu kaptis l’ altan fantazion
de Danto, la doloran
dolĉecon Virgilian, la subliman
simplecon de Homer’. Kaj Budho, Kristo,
Mahometo, Moseo estis herooj
sindediĉaj, sonĝantaj. Ĉiu  preĝo,
ĉiu vers’, ĉiu muzik’
estas ne pli ol vana
ludo, polvo, moko...
Se Di’ por ĉiam mortas, kiu artisto
min konsolas? Ĉiu kanto
silentadas, ne esperigas la  “Pietà”
skulptita de tiu dudekkvinjara
dia Mikel-Anĝel’... (eble nur sole
liaj “Prigioni”, ene de l’ marmoro,
min aǔdas, en silento).
Se aǔdas nin neniu Di’
super la nuboj, flugo malespera
estas l‘ altaj poemoj, kaj sennombre
poetoj ĉiutempaj,
tro-ekscititaj, plenigas senlimojn
ebenajn, kie ili
ŝajnas  paroli solaj... Plu nenio
skribendas, jam. Poeto, ne parolu.
Vi povas nure diri:
“Se Di’ ne ekzistas, kulpas Li: la kulpo
plej grava, ne ekzisti”.

Tamen, nesubpremebla, renaskiĝas
l’ alia respond’ en la profundo via.
Eĉ se ne estas Di’, kia konsolo
pli nobla ol  unu gesto
de amo meze de niaj solecoj?
Ĉu vi memoras la rideton luman
de Charlot kiu trovas pliafoje
la floro-vendistinon iam blindan,
sub la urb-lumoj? Ĝojo
perfekta, nure kontenta pri si mem.
Ĉiam la poezi’ estas am-gesto,
mister’ nereduktebla kiu vivas
ene de l’ homa kor’, kaŝita spuro
de l’ Di’ kiun ni serĉas, pruvo certa
de Lia paso inter ni. Rezistu,
do, poet’. Simile al Argo, l’ olda hund’
karega al Odise’: aĝe streĉita,
flankenpuŝita de la potenculoj, 
restu ankoraǔ, vi, restu aǔskultante
tiujn voĉon kaj paŝon. Eble tiu
kiun vi atendas, la Sinjoro, eble
proksimas. Ho, poeto, ne kapklinu.

                             El la itala esperantigis: Andrés Turrisi


El: Poeti in assemblea
EDES – Editrice Democratica Sarda
(Sassari, 2010)
(Collana La Biblioteca di Babele)




No comments: