LA
20-a INTERNACIA ESPERANTO-SEMAJNO DE LA KULTURO KAJ TURISMO
de
la 6-a ĝis la 13-a de oktobro 2012
Kutime la unua oktobra semajno estas
rezervita por la tradicia E-aranĝo en Hispanio. La ĉi-jara jubilea 20-a
E-Semajno okazis en la ĉemara urbo “Cambrils”, situanta 16 kilometrojn sude de
Tarragono. La aranĝon organizas grupeto da entuziasmaj esperantistoj el
Barcelono kaj Sabadell sub la gvido de Luis Serrano Pérez. Dum la aranĝo li
ankaŭ prizorgas libroservon.
Ĉi-foje la aranĝo atingis rekordan
nombron da partoprenantoj. Alvenis 144 gesamideanoj el 13 landoj. Ni loĝis en
granda 4-stela hotelo “Cambrils” en proksimeco de la plaĝo, kiu etendiĝas je 18
kilometroj laŭ la maro. Multaj profitis la posttagmezajn paŭzojn por promenadi
laŭ ĝi kaj ankaŭ baniĝi en Mediteraneo. La vetero en tiu ĉi sezono estas ĉiam
agrable varma. Ankaŭ la hotela naĝejo estis ĉiutage plenplena de hotelgastoj.
La hotelo disponas pri 400 ĉambroj. Ĉiuj estis okupitaj. Oni aŭdis krom la
franca, plejparte la rusan lingvon. Iuj gastoj scivolis pri Esperanto. Nia
aranĝo estis la lasta de tiu-ĉi sezono dum kiu la hotelo funkciis. La prezoj
estas malpli altaj ol dum la someraj monatoj.
La dimanĉan inaŭguron ĉeestis kaj
bonvenigis nin la urbestrino de “Cambrils” kaj aliaj du membroj de la urbestraro.
Nome de UEA salutis la ĉeestantaron Barbara Pietrzak el Pollando. Ŝi pli poste
prelegis pri la 125-a centjariĝo de la Unua Libro. La saman temon oni ankaŭ
pritraktis en debato, kiun gvidis Luis Serrano. Ĉiutage (krom la tuttaga
ekskurso) Rodica Todor el Rumanio animis kun granda sukceso la E-kurson. Pro
ŝiaj profesiaj psikologiaj spertoj la kurso fariĝis interesa kaj sekvis ĝin
multaj entuziasmaj lingvoŝatantoj. Ŝi eĉ havis ideon krei komunan libron pri la
temo: ”Kial restas multaj personoj ĉiamaj komencantoj kaj kiamaniere ni povus
solvi tiun fenomenon?”. Gian Carlo
Fighiera el Italio alloge prezentis la verkon de Victor Hugo “La Belulino, la
Monstro kaj Nia Damo”. La geedza paro Michèle kaj Hubert el Belgio klarigis
kiel plibonigi sian esperanto-lingvoscion per prelegoj. Per bildoj kaj
komentario ili rakontis pri siaj spertoj en Esperantujo. Josée Boccadifuoco el
Francio rakontis kortuŝan biografion de siaj gepatroj. Temis pri “Rememoro de
milito”. Profesoroj Júrate Buŝiene kaj
Aldis Buŝs el Latvio prezentis serion da prelegoj. Ili konigis al ni informojn
pri baltaj landoj: Litovio, Latvio kaj Estonio. Pri sia lando ili montris
film-fragmentojn el kultura kaj festa vivo kaj rakontis pri sistemo de
instruado en Latvio. Krome ni eksciis kio estas hipofeo - planto kun oranĝaj
beroj enhavantaj multe da vitamino C. Manfred Sona el Germanio enkondukis kaj
klarigis interesan temon: “Baza enspezo senkondiĉa”. Ĝi estus bona rimedo por
forigi malriĉecon kaj doni kondiĉojn, por ke ĉiu povu vivi digne. Lia prelego
instigis al vigla diskutado. La prezidanto de HEF (Hispana E-Federacio) José
Antonio del Bario rememorigis gravajn hispanajn esperantistojn de antaŭ la
hispana intercivitana milito. Pro la ĉiutaga vespera hotela programo ne eblis
okazigi kelkajn el niaj vesperaj programeroj. Tial iuj gesamideanoj pli frue
enlitiĝis, aliaj profitis dancadon, spektis flamenkan prezenton kaj magiaĵojn.
Tamen ni ĝuis la du interkonajn vesperojn kun hispana “Cava” - ŝaŭmvino kaj
ankaŭ vesperon kun “cremat” (bruligita rumo kun aldonaj spicaĵoj). Nur
bedaŭrinde la folklora ensemblo “Montjuic” pro certaj miskomprenoj ne venis
ĝojigi nin per siaj kantoj. La hotelo provizis disko-muzikon kaj kontentigis
nin per kelkaj havanaj melodioj.
La premio “Ada Sikorska” estis
ĉi-foje aljuĝita al Vilhemo Lutermano, kiu multe laboras por Esperanto. Li
organizas retforumon MAS, redaktas Esperanto-version de “Le monde diplomatique”
kaj eldonas E-librojn. Li loĝas en Kubo kaj pro tio li ne povis transpreni la
premion persone.
Kutimaj (dum tiu ĉi aranĝo) estas
unu tuttaga kaj du duontagaj ekskursoj.
Dum la unua duontaga ekskurso ni vizitis la E-muzeon en “Pau d’Ordal” kaj la
vinkelon “Massana”. Tie ni gustumis kaj povis aĉeti diversspecajn vinojn. La
dua duontaga ekskurso celis la monaĥejon de “Escornabou”. Ĝi estis plurfoje
renovigita kaj nun servas kiel muzeo. Apuda rigardejo donis eblecon observi
belan kaj vastan ĉirkaŭaĵon. La tuttaga ekskurso estis ĉi-foje iom nekutima.
Unue ni vizitis planetarion en la urbo “Castelló”. Poste atendis nin surprizo.
Ĉiuj 90 ekskursantoj estis invititaj al la hispana specialaĵo “paella”.
Preparis ĝin je niaj okuloj s-ro Conejero en sia hejmo. La afabla akcepto fare
de la familio estis por ni vere agrabla surprizo. Ni ankaŭ gustumis kelkajn
fruktojn el la ĝardeno de la gastigantoj.
La Semajno estis sukcesa, la vetero
favora, hotela manĝo abunda, la etoso gaja kaj amika. Koran dankon al niaj
fervoraj organizantoj kaj kunhelpantoj pro la bona laboro, kiu ebligis al ni
ĉeesti tiun ĉi ŝatatan aŭtunan eventon. Ĝis revido venontjare denove en
Katalunio.
Liba Gabalda
No comments:
Post a Comment